de Hori Yasuo
La 18 an deaprilo
Kvaroblaj suferoj
Loĝantoj en kaj de Hukuŝima suferas pro la tertremo, la cunamo kaj la akcidento de la nukleaj centraloj, kaj krome diskriminacia onidiro pro radioaktiveco.
En Hukuŝima estas tute malpermesite ekspedi foliajn legomojn sur merkaton kaj parte lakton pro radioaktiveco, sed ankaŭ aliaj permesitaj agrikulturaj produktaĵoj estas rifuzitaj aŭ ne bonvenaj. Ankaŭ fiŝistoj en Hukuŝima kaj en la najbara gubernio Ĉiba devas multe rabate vendi la kaptitajn fiŝojn.
La urbo Kaŭasaki en la gubernio Kanagaŭa deklaris, ke la urbo akceptu rubaĵojn el Hukuŝima, sed venis kvar mil negativaj leteroj kaj faksoj al la urbo, plendantaj, ke la urbo estos malpurigita per radiaoaktiveco el Hukuŝima.
Oni diras, ke kiam geknaboj el Hukuŝima ludis en parko, aliaj evitis ilin pro ilia deveno. Iu infano, kiu translokiĝis al infanĝardeno en alia gubernio, estis vokita "Radnjo!" (infano de radioaktiveco).
Ne ĉiuj japanoj estas decaj kaj noblaj. Multaj estas egoismaj kaj eĉ aĉaj.
(la ĵurnalo Asahi, la 16an de aprilo)
Provizora kompensa mono
La registaro decidis la provizoran kompensan monon al 48000 evakuintaj familioj en 12 urboj en la radiuso de 30 kilometroj de la nukleaj centraloj kaj petis de la elektra kompanio Tokio rapidan pagon.
Por unu familio: 1 miliono da enoj (10000 eŭroj)
Por familio kun unu membro: 750 mil enoj
Multaj homoj plendas pro malgranda sumo. La registaro ankoraŭ ne decidis kompensan monon al terkulturistoj kaj fiŝistoj, kiuj suferas pro malfamo de "radioaktivecaj" guberninomoj.
Damaĝoj de la nuklea akcidento
(Rilatantaj homoj/kompanioj, perdoj) (100 enoj = 1 eŭro)
Malpermesitaj legomoj kaj lakto
84 mil terkulturistoj, 67,1 miliardoj da enoj jare
Fiŝado en Hukuŝima, Ibaraki kaj Ĉiba
59, 7 miliardoj da enoj jare
Rizkulturado en la radiuso de 30 kilometroj
15 mil terkulturistoj, 16 mil hektaroj
Bovinoj en la radiuso de 30 kilometroj
600 bovistoj, 14 mil mortintaj bovinoj
Konstruistoj en 12 urboj en la radiuso de 30 kilometroj
1382 konstrukompanioj, 10 miliardoj da enoj
Hoteloj en la orienta Japanio
390 mil mendoj
Alkoholaĵoj en la radiuso de 30 kilometroj
1610 vendejoj, 62 mil kilolitroj
(la 15an de aprilo, la registara raporto)
70% de la kompanioj suferis pro la katastrofo
En la gubernio Gunma 300 kilometrojn fore de Hukuŝima, iu banko en la urbo Takasaki publikigis la rezulton de la enketo al 100 kompanioj pri suferoj de la katastrofo.
Suferoj de la katastrofo:
16%: rektaj damaĝoj de la tertremo al oficeja konstruaĵo kaj maŝinaro
70%: malmultiĝo de mendoj, manko de produktaĵoj kaj materialoj kaj nuligoj de eventoj
Estontaj malfaciloj (oni rajtas elekti tri faktorojn):
56%: halto de elektro
50%: ŝrumpiĝo de konsumemo
30%: rompiĝo de transportrimedoj
12%: nuklea akcidento
Prognozo pri la estonta profito:
71%: malgrandiĝos.
23%: same kiel antaŭe
4%: multiĝos
(la ĵurnalo Asahi, la 16an de aprilo)
Dankemo de s-ino Itoo Ai (80-jara, loĝanta en rifuĝejo en la urbo Mijako)
Mi dankas kaj dankas, helpate de bonkoraj homoj en la tuta mondo. Mi nun loĝas en la rifuĝejo, sed mi ne esperas pli. Vidante landojn helpi unu la alian, mi sentas, ke la mondo estas la unu. Mi devas strebi kaj por mi mem kaj por aliaj homoj.
Reciprokaj kuraĝigoj inter suferantoj kaj s-ino Sakamoto Kikuko (75-jara loĝanta en Tokio)
Post la katastrofo, mi komencis sendi necesajn aĵojn al suferantoj, sed pli bone mi volis helpi ilin. Mi legis voĉojn de suferantoj en ĵurnaloj kaj komencis sendi taŭgajn aĵojn, celante tiujn homojn. Ekzemple mi sendis ŝtrumpetojn, sakojn ktp. kun mia saluto al s-ro Takino, mezlernejano. Mi tute ne atendis respondojn, sed jam venis al mi 15 leteroj. Takino skribis jene: "Dankon pro viaj varmaj donacoj. Mi estas kortuŝita pro via bonkoro. Mi strebos por la rekonstruo de la urbo kaj por mia revo fariĝi policano". Virino, kiu perdis siajn patrinon kaj edzon skribis: "Ĉiuj estas en malespero, tamen eĉ en tiu situacio ĉiuj kunlaboras por vivteni sin. Mi certe releviĝos". S-ino Sakamoto suferas pro pneumonio de 3 jaroj kaj ĉiam pensis pri sia morto, sed nun estas savita de iliaj leteroj.
Filozofiaj vortoj de Nakamura Humika (11-jara, loĝanta en rifuĝejo en la urbo Mijako)
Mi volas havi liberecon. Libereco kaj neokupiteco estas malsamaj. Kiam mi estas libera, mi povas fari, kion ajn mi volas. Sed kiam mi estas neokupita, mi havas nenion fari. Tial mi volas havi mian domon, por ke mi havu liberecon.
Ridoj de Itoo Hiroki (16-jara lernanto en rifuĝejo en la urbo Iŝinomaki)
Jam mi pasigis unu monaton en la rifuĝejo. En la vivo, al kiu mankas akvo, gaso kaj elektro, mi havis ĝojon, kiam tiuj servoj refunkciis. Mi nun sentas la gravecon de la fakto, ke mi postvivis. Komence mi ne povis adaptiĝi al tiu situacio, sed nun mi ofte ludas kun infanoj, por ke ili estu liberigitaj de la maltrankvilo. En malfacilo necesas ridoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong |