中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 13-an de aprilo 2011)
2011-04-18

de Hori Yasuo

 

La 13-an de aprilo

 


Vi povas vidi sakuro-florojn sur la digo. Ĉu la homoj en la parko trinkas kaj manĝas produktaĵojn el Toohoku? 

 

    Trinku sakeon el Toohoku

    Estas nia kutimo pikniki sub la belaj sakuro-floroj, sed ĉi tiun printempon ni ne havas tian emon, rigardante grandan suferon de Toohoku-anoj. Tial multaj ĉesis pikniki, vojaĝi, butikumi ktp., tamen tio ne estas bona por la japana ekonomio. Iu sake-kompanio en Toohoku interrete sendis mesaĝon, ke ne suferantoj trinku sakeon de Toohoku kaj tio estas vera kuraĝigo. Kunsentinte tiun mesaĝon, multaj aĉetas sakeon kaj produktaĵojn el Toohoku kaj oni komencis pikniki. Havi funebran senton estas bona por iom da tempo, sed se tio daŭrus longe, la tuta Japanio mortus kun multaj bankrotoj. Jam unu monato pasis, do ni kuraĝigu la suferantojn alimaniere kaj vigligu la japanan ekonomion.

 

    Oftaj tertremoj

    La 11an vespere okazis relative granda tertremo (M.7,0) kun la forteco 5 kaj mortis 4 homoj en la gubernioj Hukuŝima kaj Ibaraki. Sekvinte ĝin ĝis la la vespero de la 12a okazis unu tertremo kun la forteco 6, tri tertremoj kun malpli ol 5, 8 tertremoj kun 4 kaj multaj malgrandaj. Ŝajnis al mi, ke okazis tertremoj ĉiun dekan minuton. La Meteologia Agentejo prognozis, ke la tertremo kun la magnitudo 7 povos okazi ĝis la 18a de aprilo je 10% de la certeco. Oni diras, ke dum unu jaro okazos tertremoj kaŭzitaj de la plej granda tertremo.

 

    Hukuŝima fariĝis samnivela kiel Ĉernobil

    La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento de Hukuŝima estas 7, la plej serioza nivelo kaj sama kiel tiu de Ĉernobil. Kiam la kovrilaj domoj de la reaktoroj eksplodite detruiĝis, la registaro konstatis , ke la nivero estas 5, same kiel tiu de Thre Mile Island en Usono.

    Same kiel la loĝantoj ĉirkaŭ Ĉernobil, loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj en Hukuŝima ne povos reveni al siaj urboj kaj vilaĝoj. La registaro tion ne diras, sed mi estas certa.

 

 

 

    Kialo de la subita falo de "malaperintoj" de la 9a de aprilo: Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco. Strange hieraŭ la nombro de malaperoj saltis.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688