中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Usono sendis al Japanio kontraŭradiadajn robotojn
2011-04-15

 

    Marte, oficisto de la Usona Ministerio de Fueloj diris, ke la usona registaro decidis sendi al Japanio serion da kontraŭradiadaj robotoj por helpi al la japana registaro trakti la seriozan nuklean krizon kaŭzitan de la Nuklea Centralo en Fukushima.

 

    Peter Lyons, oficisto de la Usona Ministerio de Fueloj, esprimis al usonaj senatanoj, ke la usona registaro sendos al Japanio serion da kontraŭradiadaj robotoj teleregataj el la ŝtata laboratorio de Idaho kune kun dekoj da kontraŭradiadaj kameraoj. Li diris, ke Japanio havas "pasion" al la funkcioj de tiuj usonaj robotoj.

 

    Li diris ankaŭ, ke Usono sendos al Japanio ankaŭ 40 funkciigantojn de la robotoj kaj 17 mil funtojn da ekipaĵoj por trejni japanajn laborantojn ilin funkciigi kaj por helpi al Japanio trakti la nunan krizon.

 

    Tiuj usonaj robotoj povas labori en forta radiado. Ili povas bone labori sub la radiado tiel alta, ke homoj mortas.

 

    Stephanie Mueller, proparolanto de la Usona Ministerio de Fueloj, diris, ke tiuj robotoj estas destinitaj por purigi poluitan medion, kontroli radiadon, mezuri kaj desegni donitaĵojn, sed ne por trakti nuklean reaktoron difektitan.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688