中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 5-an de aprilo 2011)
2011-04-08

de Hori Yasuo

 

 

La 5-an de aprilo

 

    Mi estas feliĉa, sekure kolektante dolĉan mielon. Sed miaj amikoj, kiuj pasigis vintron en la urbo Naraha proksime de la nukleaj centraloj, multe mortis. Tamen la abelisto, kiu zorgas ilin, kuraĝe eniris en la restriktitan zonon kaj savis unu milionon da postvivantaj abeloj. Li opinias, ke por abelistoj abeloj estas same valoraj kiel homoj. Mi estas kortuŝita pro lia kuraĝa agado.

 

    Mi supozas, ke en la cunamo multaj insektoj, papilioj kaj herboj fariĝis viktimoj. Mi deziras, ke ili venku la malfacilon kaj denove ornamu la detruitajn urbojn kaj herbejojn bele.

 

    Pli serioziĝis elfluo de radioaktiveco

    Hodiaŭ oni detektis 7,5-milionoble pli densan jodon 131 kaj 1,1-milionoble pli densan cezion 137 ol la normo el akvo el la reaktoro n-ro 2.

    Oni detektis pli densan jodon 131 ol la normo el fiŝetoj kaptitaj sude de la centraloj. Fiŝistaro en la urbo Kita-Ibaraki decidis haltigi la fiŝadon portempe.

 

    Letero el la urbo Nihonmacu en la gubernio Hukuŝima

 

La 30an de marto 2011

     Kiam okazis tiu granda tertremo la 11an de marto, nia regiono nomata Naka-doori, meza parto de la gubernio Hukuŝima, estis atakita de la 6-grada tremo. Tegoloj disfalis, ĉirkaŭbariloj falis, terfaloj okazis, vojoj detruiĝis: tio estis terura pejzaĝo. Bonŝance mia domo ne estis detruita, sed ene estis disĵetitaj pecoj el vitraĵoj kaj argilaĵoj kaj libroj falintaj el la ŝrankoj. Televidiloj falis kaj komputilo difektiĝis. Estis tiel multe da aĵoj falintaj sur la plankon, ke mi ne povis eĉ paŝi. Dume daŭris malgrandaj kaj mezgrandaj tertremoj, tial mi provizore reordigis parton de la ĉambro por minimume vivi, kaj tiamaniere ni pasigis du, tri tagojn. Feliĉe en mia distrikto nur elektro haltis dum du tagoj, sed gaso kaj akvo funkciis. En la urbo Hukuŝima en kelkaj lokoj akvo kaj elektro ne venis dum multaj tagoj kaj oni suferis multe.

    Mia urbo ne situas ĉe la marbordo, do ni ne suferis pro la cunamo, sed baldaŭ venis al mia urbo rifuĝintoj el tiu ĉebordaj urboj kaj ili ekloĝis en publikaj instalaĵoj. Tuj poste okazis problemo de la nukleaj centraloj kaj venis novaj rifuĝintoj el la urboj ĉirkaŭ tiuj. Mia urbo Nihonmacu devis akcepti la tutan urbon Namie kune kun ĝiaj urba funkcio kaj loĝantoj.

    La respondeculoj de la registaro parolis pri diversaj aferoj en televido, sed ne rekte kaj antaŭe al la koncernataj urboj. Tial diversaj informoj kaj onidiroj miksiĝis kaj tio des pli maltrankviligis nin. Ni ne povis juĝi, kiuj informoj estas ĝustaj kaj kiuj ne. Krome ni ne povis kompreni la ciferojn pri radioaktiveco, do multaj havis timon kaj iuj eĉ forkuris el la gubernio.

    "Trankvile agadu!" la registaro diris al ni. Ĝi ordonis, ke loĝantoj en la zono inter la radiuso de 20 kilometroj de la nukleaj centraloj rifuĝu eksteren kaj tiuj en la zono de 20-30 kilometroj restu hejme, sed tuj poste ĝi nove rekomendis, ke ankaŭ tiuj homoj eksteren rifuĝu laŭ sia elekto. Tiamaniere la registaro estas tute senrespondeca.*

    Tiuj memvolaj rifuĝintoj ne povas loĝi en la publikaj instalaĵoj, do loĝas ĉe siaj parencoj aŭ amikoj, sed al ili mankas petrolo kaj benzino, al ili ne venas manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj. Ili vivas, dependante de la bonkoreco de tiuj homoj. "Ĝis kiam tia situacio daŭros? Ĉu ni povos reveni al nia hejmo?" Ili vivas kun granda maltrankvilo.

    Nun la plaj granda problemo estas trafiko. Nek Toohoku-ŝinkansen (rapidtrajnlinio), nek lokaj trajnlinioj, nek busservo funkcias. Krome mankas benzino por aŭtomobiloj. Ĉe la benzinstacio, kiu vendas benzinon, tuj vicas 50--100 aŭtomobiloj, kaj tie oni rajtas aĉeti nur 1,5 litrojn kontraŭ 2000 enoj. Por ŝpari benzinon por urĝa okazo ni devas resti hejme. Mi aŭdas, ke jam venis manĝajoj kaj aliaj necesaĵoj al mia urbo, sed la sistemo por distribui tiujn ne bone funkcias, tial oni ne povas aĉeti necesajn aĵojn, kiam oni bezonas tiujn. Tial ni devas atendi plu por reakiri la antaŭan vivon.

    Tamen la situacio iom post iom pliboniĝas. Ĉiuj eltenas suferojn kaj komencis venki malfacilojn. Dankante vin pro viaj varmaj kuraĝigoj, mi provizore raportas pri la nuna situacio.

 

    *La registaraj ordonoj pri evakuo el la nukleaj centraloj:

    3/11 Ordono pri evakuo al la loĝantoj en la radiuso de 3 kilometroj kaj ordono pri endomrestado (prefere ne iru eksteren) al la loĝantoj en la radiuso de 3-10 kilometroj.

    3/12 Evak-zono pli grandiĝis ĝis la radiuso de 20 kilometroj.

    3/15 Zono pri endomrestado pli grandiĝis ĝis 30 kilometroj.

    3/25 Rekomendo de memvola rifuĝo al loĝantoj en tiu zono.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688