中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 4-an de aprilo 2011)
2011-04-07

de Hori Yasuo

 

La 4-an de aprilo

 

 

 

    Hieraŭ en mia urbo ekfloris sakuro. Kiam la meteologia stacio konstatas kelkajn ekflorojn sur iu fiksita arbo, ĝi oficiale anoncas "ekfloron de sakuro". Multaj tre ŝatas havi piknikon sub la floroj. La plej fama loko por tio estas Parko Ueno en Tokio, sed tiun ĉi jaron la gubernio Tokio rekomendas, ke ne okazu orgiaj sakuro-piknikoj, tial la parko ne estas tiom homplena kiel en la kutima printempo. Multaj homoj nun kontraŭas tiajn memŝrumpigajn rekomendojn, ĉar tiamaniere la japana ekonomio des pli ŝrumpos. Ankaŭ mi opinias, ke ne-suferantoj vivu kiel kutime, sed ĉiam pensu pri la suferantoj kaj helpu ilin laŭ sia kapablo.

 

    Longa batalo pri la nukleaj centraloj

    La 3an de aprilo la registaro klarigis, ke estas ne permeseble lasi radioaktivecon elflui el la reaktoroj kaj la plej frua solvo estas necesa, sed por tio oni bezonos minimume kelkajn monatojn.

    Nun en la nuklea centralo Hukuŝima oni enpumpas grandan kvanton da akvo (jam entute 30 mil tunojn) por malvarmigi la nukleajn brulaĵojn en la reaktoroj, kaj tiu akvo, malpurigite per densa radioaktiveco, elfluas en la kovrilajn domojn, kaj poste eksteren en la maron. La elektra kompanio Tokio provas refunkciigi malvarmigan sistemon de la reaktoroj. Se oni sukcesos en tio, oni povos cirkuligi sufiĉe da akvo kaj teni la reaktorojn en la sekura stato de "malaltatemperatura haltado" kun la akvo sub 100 gradoj. Tio estas "perfekta stato" en kiu oni povas malvarmigi brulaĵojn per cirkulanta akvo en la reaktoro kaj porbrulaĵ-akvujo.

    Tamen la vojo por tio estos longa kaj severa. Unue oni devas rekolekti akvon akumulitan en la subtero de la kovrilaj domoj, due mezuri la fortecon de la radioakriveco por juĝi, ĉu laboristoj povu labori tie, trie ripari damaĝitajn partojn de la reaktoroj. Dume oni devas enpumpadi akvon en la reaktorojn, kaj pro tio tiu akvo elfluados en la maron, malpurigante la medion.

 

(Laŭ la ĵurnalo Asahi la 4an de aprilo)

 

    Hodiaŭ vespere je la 19:05 oni komencis elfluigi 11500 tunojn da malaltnivele malpurigita akvo en la maron. En la tereno de la centralo ne troviĝas loko aŭ ujo por konservi forte radioaktivan akvon el la kovrilaj domoj, tial oni unue devas malplenigi akvorezervejon, forĵetinte malforte radioaktivan akvon eksteren, por ke oni enkonduki tiun akvon en ĝin. Oni adoptis tiun rimedon kiel urĝan aranĝon.

 

    Gaslaboristoj el la tuta Japanio

    En la urbo Sendai la gasfabriko estas atakita kaj severe damaĝita de la cunamo. Pro tio gaso haltis en 358781 domoj en 6 urboj. Sen gaso oni ne povas varmigi akvon, nek kuiri. Por ripari la sistemon, oni devas kontroli 4800 kilometrojn da gashoso. Nun 2700 gaslaboristoj el 27 gaskompanioj venis al la urbo. Okaze de Hanŝin-Tertremo en 1995 gaso haltis en 860 mil domoj kaj oni bezonis 3 monatojn por la refunkciigo.

 

    Donaco de 10 miliardoj da enoj

    La prezidanto de kompanio Softbank s-ro Son Masajoŝi persone donacos 10 miliardojn da enoj kaj ankaŭ en la sekvantaj jaroj ĝis sia emeritiĝo donacados sian estraranan enspezon (180 milionoj en 2009). Li esperas, ke la mono helpu orfojn. Krom tio la Softbank-grupo donacos unu miliardon da enoj.

    Softbank estas interreta kaj poŝtelefona kompanio. Mi ne havis intereson pri tiuj aferoj kaj al mi ŝajnis, ke li estas suspektinda homo, sed mi devas pardonpeti de li pro mia malica kompreno. Kvankam li estas riĉulego, se li ne havus sincerecon kaj kuraĝon, li ne povus donaci tiom da mono. Mi rememoris, ke lia persona nomo estas Justeco, kaj li kondutas same kiel sia nomo.

 

    Kandeloj de malriĉuloj

    Mi kaj mia edzino jam donacis monon, kaj iomete same kiel s-ro Son ni decidis donaci 20% el mia ĉiumonata poŝmono. Tian agon ni esprimas kiel "Kandelon de malriĉulo". Nun multegaj kandeloj lumigas la mondon per 150 miliardoj da enoj da donaco.

 

    Oni trovis nur 78 malaperintojn

    Tiu tritaga operaco de la defendkorpuso kaj la usona armeo finiĝis hieraŭ, sed oni povis trovi nur 78 malaperintojn. Ankoraŭ pli ol 18000 homoj malaperis, do kie ili kuŝas?

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688