中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 2-an de aprilo 2011)
2011-04-06

 
Venis printempo! Vekiĝu!

 

de Hori Yasuo

 

La 2-an de aprilo

 

    Hodiaŭ ni havis Esperanto-kunsidon. Mi aŭskultis tertreman sperton de s-ino Jazaki, kiu provizore translokiĝis el Hukuŝima. Mi ne multe surpriziĝis pro ŝia rakonto, ĉar mi jam multe vidis terurajn bildojn en televido, tamen rakonto de s-ino Jamamoto, kiu loĝas en la urbo Ŝibukaŭa en mia gubernio, multe surprizis min. Ŝi loĝas en la loĝkvartalo konsistanta el 300 domoj. Laŭ ŝi la tegmento de 100 domoj estas damaĝitaj. Iuj domoj estas eĉ kliniĝintaj kaj jam ne loĝeblaj. Nun tiuj domoj estas kovritaj per blua plasta tuko. Mi opiniis, ke en mia gubernio okazis preskaŭ neniuj damaĝoj, sed tio ne estas la fakto.

 

    Nukleaj reaktoroj

    Estis nur malgranda artikolo pri la damaĝitaj nukleaj reaktoroj. La situacio ne boniĝis. Ili estas ankoraŭ en la kriza situacio, sed pro ĝia malbone stabila stato estis ne notinda novaĵo.

 

    Tritaga granda operaco

    Hieraŭ komenciĝis tritaga granda operaco de la defendkorpuso kunlabore kun la agentejoj de polico, de fajrobrigado, de mara sekuro kaj la usona armeo por serĉi malaperintojn laŭ la bordo de la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima. Oni mobilizis la plej multajn homojn por tiu operaco; 18000 el la defendkorpuso, 7000 el la usona armeo kaj aliaj. Oni uzas 120 aviadilojn kaj helikopterojn kaj 60 ŝipojn inkluzive de la usona nuklea aviadilŝipo Donald Regan kaj la japana eskortoŝipo Hjuuga. Hieraŭ oni trovis 17 kadavrojn.

    Oni serĉas precipe laŭ la marborodo de Iŭate, ĉar tie estas multaj malgrandaj golfoj kaj restas inunditaj lokoj. Oni trovis tiujn 17 malaperintojn en tiuj lokoj.

 

    Lacaj korpusanoj

    Post la katastrofo la defendkorpuso mobilizis pli ol 100 mil anojn, duonon de la tuta anaro, al la damaĝitaj gubernioj. Jam pli ol 20 tagoj pasis kaj sub la malbona kondiĉaro ili certe estas tre lacaj. Plejparto estas junuloj, tial des pli havas streson pri tiu severa laboro. Komence kadavroj estis novaj, sed nun multaj jam estas difektitaj kaj malbonodoraj. Estas malfacile al ili alkutimiĝi al tia situacio. En trupoj vespere okazas kunsido por liberigi ilin el la afliktaj spertoj dum la tago per la interparolado inter ili kaj la supruloj. Jam unu korpusano en siaj 50-jaroj mortis la 1an de aprilo. La kaŭzo ne estas publikigita.

 

    Popolanaj sintenoj al la defendkorpuso

    Alia afero pri la defendkorpuso estas, kiamaniere la japanoj nove akceptos ĝin. Jen estas la historieto:

    En la japana konstitucio ĝia naŭa artikolo tekstas:

    Artikolo 9: La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas militon kiel rimedon de ŝtatpotenco kaj minacon per armforto aŭ ĝian uzon por solvi internaciajn konfliktojn.

    Por realigi ĉi tiun celon, ĝi neniam posedas teran, maran, aeran kaj aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas la militrajton de la regno.

 

    Post la japana moderniĝo en 1868 Japanio pli kaj pli fortigis sian armeon, minacadis kaj invadadis aziajn landojn kaj fine okazigis la Azia-Pacifikan Militon. Post la milito Japanio sincere kritikis sin kaj deklaris tiun konstitucion. Tamen tuj post tio okazis malvarma milito inter Usono kaj Sovetunio, kaj Usono volis, ke Japanio posedu armeon por subteni la usonajn militojn, tamen la konstitucio malhelpis. Tial la registaro subtenata de Usono fondis "defendkorpuson", similan al la armeo sed ne armeo mem, kaj pli kaj pli multe epikis ĝin per usonaj armiloj. Multaj opinias, ke ekzisto de la defendkorpuso estas kontraŭ la konstitucio kaj ne aprobas ĝian ekziston, nek fortiĝon.

 

    Dum la pasintaj 60 jaroj Japanio neniam militis, do la defendkorpuso neniam engaĝiĝis en milito kaj korpusanoj neniam batalis en batalkampo. Ili trejnas sin kontraŭ la eventualaj invadoj, sed tia bildo malofte aperas en televido. Ili aperas kiel savoteamanoj, nur kiam okazas tertremoj, inundoj terfaloj ktp. Ĉi-foje sen la defendkorpuso kaj ĝiaj anoj oni ne povus tiel efikece savi suferantojn kaj serĉi malaperintojn. Kiel influos tiu fakto al la sinteno de popolanoj al ĝi?

 

    Usonaj helpoj

    La usona armeo nomas tiun operacon "Tomodaĉi-operaco" (Amiko-operaco) kaj multe helpas nin. Mi devus danki Usonon, sed mi ne povas tiel naive danki ĝin. Ĝi uzas Japanion libere kvazaŭ sian propran militbazon. Ĝi enhavenigas nukleajn aviadilŝipojn, flugigas aviadilojn kun granda bruo kaj okupadas grandan terenon de Okinavo kiel sian bazon. Al tiu kvazaŭa invadanto la japana registaro pagas grandan sumon da mono kiel afablan helpon. Al mi ŝajnas, ke Usono profitas tiun katastrofon por pliagnoskigi al ni sian ekziston en Japanio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688