中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kial en Japanio ne estas roboto por danĝera laboro
2011-04-06


Prof. Sasaki Teruhiro el Japanio estis elektita kiel prezidanto de la Komisiono de la Azia Esperanto-Movado en la 6-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta junie de 2010 en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. 

 

de SASAKI TERUHIRO (Japanio)

 

    Estas dirite, ke nun laboras ĉe la rompita centralo la senditaj el la Tokio Elektro-Kompanio, liaj helpantaj kompanioj (Toshiba kaj Hitachi) kaj subkontraktoj kompanioj. Unu el laboristoj-riparantoj atestis jene.

 

    Li estis alvokita de sia superulo por ke li iru al Hukuŝima partopreni en la ripara laboro de detruitaj centraloj. Li kun la aliaj laboristoj en brigado veturis tien per granda aŭto. Al li oni donis veston kaj gasmaskon. Tamen la vesto ŝajnas al li tro simpla. Por protekti piedojn estas donita nur vinilo aĉetebla eĉ en ordinara vendejo. Enirinte en la detruitan domon, li vidis mortintajn ŝarkojn kaj aliajn grandajn fiŝojn, portitajn per cunamo. Kaj supere flugadas birdoj, celantaj al fiŝoj.

 

    Sur la planko de la domo akumuliĝis poluita akvo kaj kuŝas en malordo pro la hidrogena eksplodo multaj pecoj da betonoj. La ripara laboro estas tre malfacila. Tra gasmasko oni devas laŭte paroli por interkomunikiĝi kaj per poŝtelefono kun la ĉefstabo kaj rekte inter la kunlaboristoj. Tiam ofte la gasmasko moviĝas, do la laboristoj enspiradas la tiean poluitan aeron.

 

    Mezuriloj de la radio-aktiveco ne estas disdividitaj al ĉiuj, sed estas donita nur unu al la tuta brigado. Oni diras, ke mankas mezuriloj por ĉiuj. Estas ne sciate, per kiom da radio-aktiveco estas precize surŝutita ĉiu en la brigado dum la laboro.

 

    Francoj kaj usonanoj proponis, ke oni utiligu robotojn por danĝera laboro. Sed japanoj ne scias kiel operacii la proponitajn robotojn. Do robotoj ankoraŭ ne estas uzataj. Estas strange, des pli ke Japanio estas fama je robot-industrio. Tamen japanaj robotoj estas produktitaj por aliaj celoj: amuzo kaj klopodo de malsanuloj.

 

    Mi demandis al unu specialisto en la fama firmao, kial en Japanio ne estas roboto por danĝera laboro. Li respondis jene:

 

    "Estas du kialoj. Unue -- ĝis nun mankis merkato. Due -- oni delonge kutimiĝas uzi homojn en la tia urĝa okazo. En tio troviĝas diferenco inter Japanio kaj Usono."

 

    Jen videblas interesa taksado de la homa vivo en Japanio.

 

    ---------------------------------------

 

    La aŭtoro Sasaki Teruhiro el Japanio servas kiel prezidanto de la Komisiono de la Azia Esperanto-Movado.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688