中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio(La 31an de marto 2011)
2011-04-02

de Hori Yasuo

 

La 31an de marto

 


Hotei, bodiulo, kiu savos ĉiujn homojn el la malfacilo 

 

    La situacio ne multe boniĝis.

    Hodiaŭ mi prezentos al vi vortojn aperintajn en la ĵurnalo Asahi.

 

    Vortoj de verkistino kaj budhana pastrino Setouĉi Ĵakuĉoo (Lastan parton de ŝia longa artikolo)

    Mi interpretas la vorton “muĵoo” ne kiel efemerecon, sed kiel nekonstantecon. En la mondo neniuj aferoj daŭras eterne en la sama stato. Laŭ mia tiu kompreno, mi estas certa, ke la nuna infera mondo iam nepre leviĝos el la fundo en la mondon, kie oni povas vidi esperon. Ni devas ne malesperi eĉ en la plaj granda malfacilo. Homaro vivas ĝis nun kun la mirinda kapablo trovi esperan stelon en la malluma ĉielo.

    Rememorante viajn grandajn suferojn, mi estas ĉiam en granda maltrankvilo. Vi jam havas grandan streson, loĝante amase en la rifuĝejo. Vi venku eĉ iom tiujn streson kaj maltrankvilon, estu liberigitaj de la virto de modesteco kaj estu iom postulemaj. Ni, bonŝanculoj, kiuj ne suferas pro la katastrofo, tagnokte kaj eĉ en la sonĝo volas dividi la suferojn kun vi.

 

    Vortoj de suferantoj

    1. S-ino Katoo Kijoko (63-jara, el Taroo en la urbo Mijako)

    Ĉiun tagon mi serĉas aĵojn rabitajn de la cunamo. Kiam mi trovis mian foto-albumon 500 metrojn fore de mia domo, mi larmis. Mi bone komprenas la teruron de cunamo, sed mi volas loĝi ĉi tie, proksime de la maro, ĉar tiu ĉi estas mia naskiĝloko.

    2. S-ro Tate Hideĵi (58-jara, posedanto de nudelrestoracio, el Taroo en la urbo Mijako)

    Unu semajnon post la tertremo mi remalfermis mian restoracion. Mia domo estas perdita, sed ĉiuj familianoj senprobleme vivas. Mia restoracio ne estas tiom difektita, tial kun dankemo al la samurbanoj, komence mi ofertis varmajn nudelojn senpage. Mi dankas al ĉiuj en la tuta Japanio.

    3. S-ino Sato Juuko (42-jara, el la urbo Rikuzen-Takada)

    10-ope ni kuiras manĝaĵojn por 700 homoj rifuĝantaj en la mezlernejo. Iuj el tiuj 10 homoj perdis sian domon aŭ siajn familianojn. Ni uzas terpomojn, brasikojn kaj karotojn, ĉar ni bezonas malmultan akvon por purigi tiujn. Mankas kareo kaj majonezo. Virinoj volas ricevi kremon kaj kombilon.

    Jam venis 70 miliardoj da enoj da mondonaco (700 milionoj da eŭroj) el la tuta Japanio, sed estas malfacile distribui monon, ĉar en multaj urboj la funkcio estas en malbona ordo kaj oni ne konas la situacion precize.

 

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688