中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
LA ATESTO: en Japanujo, nia samregionano meze de la tragedio diras "sufiĉe kun la nuklea energio"
2011-04-01

de Mikelo Ferrandino*

 

 
Mikelo kun sia familio

 

    Kun fono la spirado de miaj du dormantaj infanoj kaj edzino, mi pasigas la nokton sendorme: bonŝance, almenaŭ la infanoj - trijara kaj dekmonata - ne kapablas konscii pri nia situacio kaj pri tio, kio okazis dum la lastaj tagoj. Hodiaŭ, ni sukcesis forlasi nian domon kaj atingi Okinaŭo-n, insulo de la japana arkipelago, 1600 kilometrojn sude de la radioaktiva inkubo, kiu ŝvebis sur niaj kapoj. Plejparto de niaj geamikoj same fuĝis, serĉante malproksimiĝi kiel eble plej multe: tamen, mia penso iras al la multegaj, kiuj ne sukcesis tion fari kaj devas resti elmetataj al kvazaŭtuŝebla risko, kiun ĉiuj klare perceptas. Multaj provizadoj, precipe proviantoj, preskaŭ plu ne troviĝas en la vendejoj kaj nur malmultaj benzinstacioj funkcias, dum plilongiĝas la vicoj de atendantoj celantaj aĉeti iom da fuelo aŭ da keroseno por hejtigi la malvarmajn domojn. En la nordo, kie la detruo estas pli forta, la situacio estas vere terura. Nia domo situas en Saitamo, norde de Tokio, je 200 kilometroj sude de la atomcentralo de Fukuŝimo kaj ni planis translokiĝi en pli larĝan kamparan domon, komence de aprilo: mi estis laboranta en tiu domo, kiam venis la unua ruiniga skuo, al kiu sekvis multaj aliaj, pli malfortaj tamen teruraj: la lasta, dek minutojn antaŭ nia enaviadiliĝo, sub ĉielo densoplena je minacaj, malhelaj nuboj, kun strangegaj refleksoj flavo-verdaj, pligrandiĝantaj la ĉiesan, timan senton. Oficiale, jen la japana Registaro jen la itala Ambasado deklaris, ke ĉio estas " sub la sekurecaj limoj " sed, nur hieraŭ, loka gazeto anoncis, ke ni estis elmetitaj je radiacioj dekfojojn pli altaj ol tiuj sekureclimoj. Do, ĉu ni rajtas vetludi pri la vivo de niaj gefiloj ? La afero pri atomenergio estas malfermita vundo, problemo, kiun plu ne eblas neglekti. Tie-ĉi, en Japanujo, oni ĉiam akre kontestis atomcentralojn kaj la de ili produktitajn radioaktivajn skoriojn, sed tio ne produktis rezultojn. Lastan jaron, la japana Registaro, malkapabla trovi solvon, elsendigis pertelevide "propagandon" por instigi la lokajn-regionajn registarojn meti je dispono grundon por tie konstrui "tombejon", por la skorioj, ricevonte interŝanĝe grandan monsumon, kiun facile oni povas presigi sed kaŭzos rapidan inflacian plialtiĝon, do neelteneblan situacion por la jam de tragedio elĉerpitaj japanoj. Dankon! Kaj, kvazaŭ tio ne sufiĉus, ĵus aperis konkursanonco por laboristaj postenoj en la atomcentralo de Fukuŝimo, je la salajro de ĉirkaŭ 90 eŭroj po horo: mono por kion aĉeti ? Ĉu eble la sanon por la gefiloj ?

 

    Mi esperas, ke miaj simplaj, modestaj vortoj pri la nunaj travivaĵoj de mia familio povu kontribui por klarigi la ideojn de multaj.

 

    Laŭ mi, estas tempo haltigi la sensencajn planojn de tiuj, kiuj ankoraŭ subtenas atomenergion. Estas gravege komprenigi al ĉiuj homoj, ke ni devas antaŭ ĉio lerni kiel ŝpari energion, kiel inteligente ekspluati la renovigeblajn energiofontojn -- kiuj estas multspecaj, ofte neelĉerpeblaj -- kaj starigi retojn de "pura energio" senpere estrataj de ne tro grandaj komunumoj. La naciaj, grandaj Registaroj sugestas, instruas, trudas siajn solvojn kaj ofte persvadas la civitanarojn eĉ manipulante la konsenton: ni ĉiuj devus reagi, pace sed firmege, por konstrui pli konscian, pli ŝpareman, pli solidaran... fine pli inteligentan vivmanieron en tiu-ĉi mondo, kiu estas la nura je kiu ni disponas. Ni klopodu kune labori por "rekonstrui pli bonan mondon " !

 

    * muzikisto, devena el Povoletto - Italujo -- loĝanta de antaŭ kelkaj jaroj en Japanujo kun sia familio, sendis al ni ĉi-tiun ateston

 

    Skribita kaj alŝutita en fejsbukon de Mikelo Ferrandino.

 

    Publikita la 19-an de marto en la itala gazeto " Venetia Mesaĝisto ".

 

    Esperantigita de Emanuelo Rovere (Mànuel ), onklo de Mikelo

 

 
Publikigo de la artikolo en itala gazeto ''Venetia Mesaĝisto''

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688