中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio ( La 30an de marto 2011)
2011-04-01


Al ĉiuj homoj egale venas printempo. Ni esperu!

 

 

de Hori Yasuo

La 30an de marto

 

    Hodiaŭ mi iris al Tokio 100 kilometrojn fore de mia urbo. Revenante hejmen per biciklo, mi falis kaj vundiĝis je la manoj. Ankaŭ mi fariĝis viktimo de tiu katastrofo, ĉar pro manko de elektro la vojo estas tro malluma kaj mi ne povis vidi bone. Hazarde mi ne mortis, ne vundiĝis serioze. Mi konsciis, ke ie ajn malbono embuskas. Mi devas danki al Dio, pro tio, ke mi povas ĝui ĉiutagan vivon senprobleme.

 

    Ĉiuj reaktoroj en Hukuŝima estos forĵetitaj

 

    Hodiaŭ la prezidanto de la elektra Kompanio Tokio diris, ke la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 kaj 4 estos forĵetitaj pro tro de difektiĝo kaj ke la nuna plej grava tasko estas kvietigi ilin. Kaj poste la registaro diris, ke ankaŭ la reaktoroj n-ro 5 kaj 6 estos fermitaj. La 4 reaktoroj estas ankoraŭ en la kriza stato. Laŭ mia scio la unuan fojon en Japanio la nuklea centralo estos fermita.

 

    Malfacila vivo

 

    En la gubernio Fukuŝima pro la akcidento de la nukleaj centraloj jam 8 urboj translokigis sian funkcion al alia urbo. Hieraŭ okazis kunsidoj de la respondeculoj el tiuj urboj kaj petis helpon de la koncernataj urboj kaj la registaro pri dungado, edukado kaj aliaj.

 

    Pro la katastrofo 800 mil homoj perdis sian laboron. Multaj kursfinintoj de superaj mezlernejoj kaj universitatoj perdis promesitan laboron ekde aprilo.

 

    Sakuro-festo

 

    Oni decidis okazigi Sakuro-feston en la urbo Hirosaki kiu situas ĉe la pinto de la insulo Honŝuu. En la lasta decembro Toohoku-Ŝinkansen (kugla trajnlinio) etendis sian linion ĝis la urbo Aomori kaj oni antaŭvidis multajn turistojn el Tokio kaj aliaj gubernioj. Tamen tiu linio trapasas la damaĝitajn guberniojn kaj nun ne funkcias. En multaj lokoj tiaj festoj estas nuligitaj, sed la urbo decidis okazigi ĝin, celante kuraĝigi la suferantojn per mondonaco kaj busservo por ili. Sakuro estas spirita kerno de la japanoj, do mi bonvenigas tiun decidon. Ni ne ŝrumpu sed kuraĝe antaŭenpaŝu!

 

    Aperis bildo de ekfloro de ume-arbo en la ruino. Virino ĝoje rigardis la blankajn florojn. En la malvarma regiono fine venis printempo.

 

    Kial cunamo kaŭzis tiel multajn mortojn?

 

    Dum la cunamo multaj mortis, droninte en ondoj. Mi havis demandon, kial ili ne povis forkuri antaŭ alveno de la cunamo, kvankam ili havis sufiĉe da scioj pri ĝia eventuala atako. Hodiaŭ iu televidstacio traktis tiun temon:

   

    Tiu tertremo okazis je 14:46. La cunamo atingis jene la subajn urbojn:

   

    Oohunato: 15:15

   

    Iŝinomaki: 15:20

   

    Mijako: 15:21

   

    Kamaiŝi: 15:21

 

    Laŭ la kalkulo homoj havis ĉirkaŭ 30 minutojn por forkuri, sed en efektiveco la tertremo ne tuj haltis. Ĝi tremis dum 10 minutoj, tial al la loĝantoj restis nur 20 minutoj.

 

    Eĉ se ili ne estis fermitaj en detruita domo pro la tertremo, ili ne povis tuj forkuri, ĉar multe da ili havis malfortajn familianojn. 20 minutoj estis tro mallonga tempo por akompani ilin kaj forkuri.

 

    Multaj rifuĝis al la urbodomoj 3- aŭ 4-etaĝaj. Laŭ la antaŭa informo homoj povos esti sekuraj en tiuj konstruaĵoj, sed la grandeco de la cumano superis iliajn antaŭsupozon. Ĝi englutis kaj detruis eĉ 3-etaĝan betonan urbodomon. Laŭ la esploro ĉi-foja cunamo supreniris 50 kilometrojn laŭ la rivero Kitagami.

 

    Pro manko de tempo por forkuri kaj pro tro granda skalo de la cumamo multaj ne sukcesis eskapi el la sturmantaj ondegoj.

 

    En televido oni rekomendis jenajn 4 aferojn okaze de la atako de cunamo:

    1. Protekti sian vivon

    2. Rifuĝi pli alten ol foren

    3. Ne uzu aŭtomobilon

    4. Rezignu siajn posedaĵojn

 

    Tamen kiel mi jam klarigis, la unua rekomendo estas plej malfacila por sekvi. Se oni forkurus kaj postvivus, forlasinte siajn familianojn, tio afliktus ilin dum la tuta vivo pro peksento. La unu sola solvo estos, ke oni konstruu la urbon ne laŭ la marbordo sed sur la monteto. Tamen en multaj marbordaj distriktoj, ne troviĝas sufiĉe granda tereno por ĉiuj loĝantoj. Ĉu oni devos konstrui domojn denove en la danĝeraj lokoj? Ĉu homoj devas akcepti la suferon kiel sian sorton?

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688