中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tertremo kaj amikeco
2011-03-31

    La 11-an de marto okazis en proksima maro de Japanio 9-grada tertemo, kiu kaŭzis cunamon. Tuj post tio, s-ro Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Eldona Grupo, supera instanco de la redakcio de El Popola Ĉinio, kaj aliaj gvidantoj kaj laborantoj de la grupo vizitis la japanajn dungitojn laborantajn en la grupo, demandis pri sekureco de iliaj familianoj en Japanio kaj esprimis al ili siajn prizorgojn kaj simpation. Iuj el la japanaj laborantoj malfermis rubrikon sur retejo aŭ en blogo por prezenti siajn sentimentojn pri la tertremo.

 

La Red.

 

    Preĝu por suferantoj de la tertremo en Japanio

 

de AYAKO KATSUMATA (Japanio)

 

 


S-ino Ayako Katsumata kun intervjuito 

 

    Jam du obskuraj noktoj forpasis de post la serioza tertremo okazinta en la 11-a de marto ĝis nun. Japanio en la koro estis tute modifita, kaj la sceno estis tiel animskua, ke mi ne kredis miajn okulojn. Pro tio mi ĉiam larmis en la lastaj tagoj. Legante raportojn pri la tertremo en Japanio, mi ĉiam preĝis en mia koro: Ĉielo, tuj haltu,

 

    Ĉiam kiam mi pensis pri suferantoj en lacego, aflikto kaj timego, la doloro grincas en mia koro, kaj mi nur volas diri el mia koro: mi preĝu por vi, suferantoj! En tiuj tagoj multaj ĉinaj amikoj kaj kolegoj sendis mesaĝojn al mi aŭ telefonis al mi, kaj min konsultis ĉu bone iras miaj familianoj kaj amikoj en Japanio. Kaj ankaŭ multaj amikoj miaj en Japanio ricevis mesaĝojn de ĉinaj amikoj pri zorgoj al ili pro la katastrofo. De post la tertremo mi dronas ĉiutage en tristeco kaj malĝojo.

 

    Mi sentas varmecon en la koro pro granda atento kaj sincera simpatio de ĉinaj amikoj al Japanio pro la katastrofo. Tuj, lasu ĉesi ĉiuj posttremoj. Preĝu al la Ĉielo, ke la katastrofo ne plu disvastiĝu. Ŝajnas, ke restas al mi nur preĝi, tamen la preĝo venas el la fundo de la koro.

 

    (La aŭtoro estas eksperto de la japanlingva eldono de la gazeto "Beijing Information" -- Pekinaj Informoj)

 

    Akiri el ĉinaj amaskomunikiloj informojn pri la tertremo

 

de TOSHIHIKO INOUE (Japanio)

 


S-ro Toshihiko Inoue 

 

    Post la tertremo en Japanio mi tuj renkontiĝis kun miaj amikoj, unu el ili portempe restas en Pekino kaj la alia estas studento en Pekino. La du amikoj ĉiuj estas ege maltrankvilaj pro la familio en Japanio, kaj senĉese kontaktiĝis kun la familianoj per poŝtelefono, sed ne sukcesis. Poste, ili tion provis per fiksa telefono kaj sukcesis ekster atendo.

 

    Mia hejmo ne troviĝas en la tertreme plagita loko, kaj mi kontaktiĝis kun la familianoj per reta mesaĝo aŭ per SNS por ne ŝtopi telefonan linion. Mi ankaŭ ricevis telefonojn de parencoj kaj amikoj, kiuj anoncis, ke ili estas en sekureco. Ili timis, ke mi ekster Japanio maltrankviliĝas por ili sen ilia informo. Fakte, ĉinaj televidoj kaj retejoj publikigis abundajn informojn pri la tertremo de Japanio. Mi povas informiĝi pri plej freŝaj novaĵoj pere de ĉinaj amaskomunikiloj.

 

    La ĉina televido faris raportojn pri la tertremo tuj post ĝia okazo, kaj la kanalo de novaĵoj lanĉis ankaŭ specialan rubrikon pri la tertremo. Koncernaj raportoj senĉese daŭras. La televido en aŭtobusoj ĉiam dissendas raportojn pri la tertremo en Japanio, intertempe silento regas en la aŭtobuso bruoplena ordinare, ĉiuj rigardis kun granda atento la televidon informantan pri plej freŝa situacio de la tertremo en Japanio. Antaŭ du jaroj okazis en Wenchuan, Ĉinio, serioza tertremo. Mi kredas, ke ĉinoj havas samajn senton kaj sperton, vizaĝe al la tertremo en Japanio.

 

    Multaj ĉinaj amikoj telefonis al mi, adresis al mi mesaĝojn surrete aŭ poŝtelefone pro zorgo pri situacio de mia familio en Japanio aŭ por doni al mi helpon, esprimante al mi sincerajn bondezirojn. Kvankam mi estas ekster Japanio kaj restas senpova por multaj aferoj, tamen mi feliĉas pro iliaj prizorgoj, kaj ankaŭ al miaj amikoj en Japanio mi volus transdoni tiun ĉi prizorgon.

 

    (La aŭtoro estas eksperto de la japanlingva gazeto "Popola Ĉinio")

 

    Senĉesa helpado el ĉinaj amikoj

 

de JUNKO HARAGUCHI (Japanio)

 


S-ino Junko Haraguchi 

 

    Posttagmeze de la 10-a de marto okazis 5.8-grada tertremo en sudokcidenta Yunnan-provinco proksime al la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo. Mi tuj kontaktiĝis kun mia malnova amikino en Yunnan pro maltrankviliĝo por ŝi. Tamen en la sekvanta tago tiu ĉi amikino informis al mi en la unua tempo, ke okazis en Japanio serioza tertremo. Eksterordinara interrilato!

 

    Posttagmeze de la 11-a de marto ŝi adresis al mi poŝtelefonan mesaĝon: "Okazis en Japanio serioza tertremo! Ĉu bone iras la familianoj en Japanio?" Je tio, mi tuj retumis kaj serĉis rilatajn informojn, nur post tio, mi informiĝis pri la serioza tertremo en Japanio.

 

    De la sekvanta tago post la tertremo ĝis la semajnfino mi ricevis de tempo al tempo telefonojn aŭ mesaĝojn de amikoj, inkl. de amikoj ofte renkontitaj, amikoj nekontaktiĝintaj longtempe, unufojaj konatitoj kaj eĉ kunlaborantoj nur pere de interreto. Ili esprimis al mi siajn zorgojn per la vortoj "Ĉu bone fartas la familianoj en Japanio?" "Kun espero, ke la tertreme plagita loko renormaliĝos baldaŭ" "Diru al mi rekte, nur se mi povas vin helpi" ktp. Samtempe kiam mi miras, ke ili ĉiuj donas tiel grandan atenton al la tertremo kaj tiel rapide reagis pri la katastrofo, iliaj vortoj kun zorgemo min varmigis en la koro. Je tertremo en Japanio, ili tuj pensis pri mi, tio min ege kortuŝis.

 

    Kiam okazis katastrofo en malproksima loko, oni ofte pensis pri tiuj en la loko. Ekz., informiĝinte pri la tertremo en Yunnan, mi tuj pensis pri la tiea amikino, dum ŝi tuj pensis pri mi, aŭdinte pri la tertremo en Japanio.

 

    Miaj malnovaj amikoj kaj novaj konatoj povis tuj kontaktiĝi kun mi, ĉar ili havas manieron por komunikiĝi kun mi. Mi pensas, ke aperis siluetoj de japanoj ankaŭ en la kapo de multaj ĉinoj, kiuj ne scias kiel kontaktiĝi kun la tertreme plagita loko de Japanio. Tiuj siluetoj eble estus vendistoj, kiujn ili renkontis en vendejoj dum vojaĝo al Japanio, aŭ japanaj kolegoj antaŭaj, kies nunan loĝejon ili ne scias, aŭ artistoj el japanaj filmoj.

 

    Mi pensas, ke la mesaĝoj al mi estas nur malgranda parto de la subtenoj de ĉinaj amikoj post la katastrofo de Japanio. Samtempe kiam oni preĝas pri baldaŭa renormaliĝo por la katastrofe plagita loko, mi volus transdoni al vi ĉiuj mian sentimenton, kiun mi havas, kiam mi ricevis subtenon en Ĉinio.

 

    (La aŭtoro estas eksperto de la japanlingva gazeto "Popola Ĉinio")

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688