中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
10 aferoj por lerni de Japnaio (La 29an de marto 2011)
2011-03-30

 

de Hori Yasuo

 

La 29an de marto

 

    Kial vi ĉiuj rigardas suben? Ni supren rigardu kaj paŝu antaŭen!

 

    Nukleaj Centraloj

    La centraloj estas ankoraŭ en la seioza stato.

    En la turbin-domo de la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 troviĝas granda kvanto da akvo malpurigita per multkvanto da radioaktiveco. Por transporti ĝin en alian lokon oni ne povis uzi forton por la riparado de la reaktoroj mem.

    Pultonio estas trovita en la tereno de la nuklea centralo. Tio atestas, ke la nuklea brulaĵo en la reaktoro estas difektita.

 

    Kuraĝiga mesaĝo el Francio

    Venis al mi mesaĝo el la urbo Rennes. Mi estas tiel kortuŝita de la helpoj al ni, ke mi sendis artikolon al la rubriko "Ĵurnalo Espero" en la ĵurnalo Mainiĉi. Mi sendis ĝin ankaŭ al esperantistino en Sendai. Ŝi estas tre emociita. Ŝi perdis sian nevinon en la cunamo. Jen la mesaĝo el Francio:

 

La 29an de marto

 

    Kara,

    Dankon por viaj ĉiutagaj mesaĝoj, kiuj enhavas malbonajn sed ankaŭ bonajn novaĵojn kaj poemojn japanajn. Kompreneble mi pensas pri la homoj, kiuj perdis familiano(j)n kaj pri multaj homoj, kiuj ankoraŭ ne estis trovitaj. La sinteno de la popolo japana estas admirinda malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj. Mi esperas ke ĉiu denove havos normalan vivon .

    En Rennes, la estraro kaj la Asocio de la ĝemeliĝo kun Sendai decidis malfermi konton por Sendai. La urbo mem donos 50000 eŭrojn. Krome studentoj japanaj kaj francaj jam kolektis 12000 eŭrojn kaj plu kolektos por pligrandigi la sumon. Unu elstara kukisto de la urbo, kiu edziĝis al japanino, ellaboris novan bongustan kukon kaj donis la tutan sumon al la konto por Sendi. Dum la ĉiujara foiro, budo senpaga estis starigta por paroli pri Sendai kaj peti monon al la vizitantoj.

    La urbestroj japana kaj franca konsentis, ke la mono estu uzata por loĝigo de la homoj, dum novaj domoj estos konstruitaj.

    Ankoraŭfoje koran dankon pro la retmesaĝoj. Fartu bon. Amike .

 

    10 aferoj por lerni de Japnaio

    Mia amikino en Belgio sendis artikolon pri "mirinda sinteno de japanoj". Mi tradukis ĝin kun la helpo de mia amiko:

    1. Trankvilo

    Eĉ ne unu sceno de brust-batado aŭ furioza veado. Malĝojo mem estas levita.

    2. Digno

    Disciplinaj atendvicoj por akvo kaj nutrovaroj. Neniu kruda vorto, neniu maldeca gesto. Ilia pacienco estas admirinda kaj laŭdinda.

    3. Kapablo

    La nekredeblaj arkitektoj, ekzemple, konstruaĵoj svingiĝis, sed ne falis.

    4. Gracio (Sindono)

    Homoj aĉetis nur tion, kion ili bezonis tiumomente, tiel ke ĉiuj povis akiri ion.

    5. Ordo

    Nenia rabado en butikoj. Nenia hupado aŭ preterpasado sur la vojoj. Nur komprenemo.

    6. Sinofero

    Kvindek laboristoj postrestis por pumpi marakvon en la nuklea centralo. Kiel oni iam repagos ilin?

    7. Afablo

   Restoracioj malaltigis prezojn. Negardita bankaŭtomato restas ne tuŝita. Fortuloj prizorgas malfortulojn.

   8. Trejnado

    Maljunuloj kaj infanoj -- ĉiuj sciis ekzakte kion fari. Kaj ili ja tion faris.

    9. Amaskomunikiloj

    Ili montris belegan deteniĝemon en siaj raportoj. Neniu stulta raportisto. Nur trankvila raportado. Plejparte. Neniu politikisto klopodis profiti la okazon.

    10. Konscienco

    Kiam la elektro paneis en butiko, homoj remetis aĵojn sur la bretoj kaj silente foriris.

 

    Kiam ilia lando troviĝas meze de grandega katastrofo, la japanaj civitanoj povas instrui multajn lecionojn al la mondo.

 

    Eble ekstere oni povas vidi multe da belaj aferoj, sed en efektiveco, ene ni trovas ankaŭ aĉajn homojn egoismajn, tamen ĝenerale tiu ĵurnalisto estas prava. Origine Japanio estas malriĉa lando sen riĉfonto, do la japanoj devis labori diligentege, kunlaborante kaj fidante unu la alian. Hazarde Japanio fariĝis ekonomie granda, kaj la japanoj fariĝis arogantaj, sed nun frontante al la grandega malfacilo, ili vekiĝis el la dolĉa sonĝo kaj ekkonsciis tiun duoneperditan virton. Mi esperas, ke ili ne revenos en la eksan sonĝon kaj kreos novajn ideon kaj vivmanieron el tiu malfacilego.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688