中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kumi Aizawa : Kiam la tertremo komenciĝis, mi estis en Shibuya
2011-03-30

de Kumi Aizawa*

 

    Kiam la tertremo komenciĝis, mi estis en Shibuya, en konstruaĵo, kiun mi rekonstruis antaŭ kelkaj monatoj. Ĝi estis tiel konstruita, ke ĝi estas sekura kontraŭ tertremoj. La konstruaĵoj konstruitaj laŭ ŝtataj instrukcioj devus estis en ordo. La konstruaĵo tamen ekŝanceliĝis. Ĉesu, ĉesu, mi kriis, dume mi malespere provis stari rekte. Tiom fortan tertremon, mi ankoraŭ neniam travivis. Ke la tersurfaco, la tuta tero povas ŝanceliĝi tiom! Post la tertremo de ie aperis lernanto, kiu sur sia iFONO legis la sciigojn. Forto 8,7?! Kion tio signifas? Mi ne scias, kiom da tempo mi staris tie.

 

    Tiam la teruraj bildoj de la cunamo komencis verŝiĝi sur nin. Mia patro estas kutime ĉiun vendredon en Sendai, en la tereno trafita de la cumano, mi havas tie multajn geamikojn. La telefono ne funkciis.

 

    17.44 h: "Ne, mi nur ektimis! Sed mi vivas, estas ĉio en ordo, mi fuĝis en la parkon." Estas kvazaŭ miraklo, ke mi havas telefonkonekton al mia patro. Eĉ antaŭ miaj kolegoj mi ne povas ĉesigi mian ploradon.

 

    Vespere kolegoj kaj geamikoj, kiuj kvazaŭ firmkaptiĝis en Shibuya, venis en mian hejmon. Ni ĉiuj drinkis. Sen drinkado tio ne estus estinta eltenebla. Antaŭ ĉio mi volis ĉesigi la tremadon de mia korpo. Mi havis ventrodolorojn kaj mi sentis min mizera. La ŝanceliĝado de mia korpo simple ne haltis. Eĉ nun mi ankoraŭ havas senton kvazaŭ ĉio ŝanceliĝus. Mi rigardas ankoraŭ nun supren por rigardi, ĉu la lampoj ŝanceliĝas aŭ ĉu nur mi mem plu.

 

    Se iu aŭdas, ke mi venas el la regiono Tohoku en la nordo de la lando kaj oni komencas demandi min pri miaj geamikoj tie, mi komencas plori. Ankaŭ nun, dume mi surskribas tion, miaj ploroj ne haltas flui. Tial mi povas skribi nur nokte, se ĉio estas trankvila. Mi ja neniel povas dormi. Mi ne povas manĝi. Mi havas la senton, ke mia tuta vivenergio forte malpliiĝis. Nur dum mi laboras, mi povas forgesi, kio okazis en Tohoku.

 

    *Kumi Aizawa: 41, arkitektino

Tradukis el germana Cezar (Kaiser) laŭ www.sueddeutsche.de

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688