中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinaj studentoj en Fukuoka monkolektis por suferantoj de la tertremo de Japanio
2011-03-30


Ĉinaj studentoj monkolektas sur strato. 
 

Ĉinaj studentoj monkolektas sur strato.  

 

    La granda tertremo kaj cunamo de la 11-a de marto alportis al Japanio grandan perdon. La 19-an de marto ĉinaj studentoj en Fukuoka faris monkolektadon en urbocentro de Fukuoka por helpi japanajn suferantojn de la tertremo. La aktivado estas iniciatita de la asocio de ĉinaj studentoj en la universitato Kyushu kaj helpe aranĝita de la asocio de ĉinaj studentoj en Fukuoka.

 

    Yang Fan, prezidanto de la asocio de ĉinaj studentoj en la universitato Kyushu, diris intervjuite de raportisto de Sinbun Akahata: “La asocio de ĉinaj studentoj estas organizo por memadministri kaj memservi. Ni multe penadis por akceli amikan interŝanĝon de Ĉinio kaj Japanio, fortigi interfluon kaj kompreniĝon inter la dulandaj junuloj. En la jaro 2008 japanaj amikoj donis al Ĉinio multan helpon post okazo de la tertremo en Wenchuan. Nun ni per agado esprimas nian dankon al la japana popolo.”

 

    Tiu-tage oni kolektis 250 436 enojn. La 23-an de marto ili transdonis la sumon kolektitan en la aktivado daǔrinta kelkajn tagojn al guberniestro de Fukuoka.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688