中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kaŭzo de granda katastrofo
2011-03-29

de KAEM-prezidanto SASAKI TERUHIRO (Japanio)

 

    Pro la katastrofo de Japanio, akvo kaj legomoj estas poluitaj. Ĉe atomcentralo tri laboristoj estas brulvunditaj de alta grado de radioaktiveco. Sed ili ne aperis antaŭ la publiko. Ili estis kaŝitaj per kovriloj tiam, kiam ili piediris. Montriĝas, ke ili estas ne formalaj laboristoj de la Tokia Elektro-Kompanio, sed portempe dungitaj.

 

    Nun en la japana ekonomio malmultiĝas laboristoj, formale dungitaj. Eĉ la granda kompanio uzas portempajn nespertajn laboristojn, por ke oni povu facile maldungi ilin. Nuntempa Japanio ne zorgas pri homa feliĉo nek pri sekureco. Ekonomia profito (por tuja mallonga periodo) estas taksata pli alte, ol sendanĝereco. Tio estas kaŭzo de granda katastrofo.

 

    Tri laboristoj brulvundiĝis en la ĉambro de turbino, kiam ili provis ordigi elektrolinion. Sub iliaj piedoj akumuliĝis akvo, poluita de radioaktiveco. Tiam oni trovis, ke la poluita akvo estas ellasita el la forno. Hieraŭ en najbara foso estis trovita abunda akvo je 6 mil tunoj, enhavanta tiom altan radioaktivecon, ke estas jam nemezurebla per ordinala indikatoro. La grado estas pli ol million mikrorsiebert (1000 milisiebert).

 

    La akvo por malvarmigi la temperaturon de la hejtitaj fornoj amasiĝis per ŝprucado el la kamionoj. Tiu fosaĵo (profunda je 16 metroj kaj longa je 76 metroj) estis konstruita sub la tero proksima al marbordo je 50 metroj, tial do transfluonta akvo facile atingos maron. Poluita akvo en la fosaĵo atingis jam la profundecon je 15 metroj. Ankoraŭ unu metro ĝis la rando. Nun oni alfrontas al granda krizo. Kien forĵeti la poluitan akvon! Oni ne povas haltigi akvoŝprucadon, alie eksplodos la hejtitaj fornoj. Sed poluita akvo daŭras multiĝi pli kaj pli.

 

    Nun sciencistoj jam ne povas esti facilanimaj. Ili nun agnoskis la fandiĝon de la nuklea forno. Jam estas trovitaj plutonio 237, 238, 239.

 

    (2011-03-29)

 

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688