中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio( La 27an de marto 2011)
2011-03-29

de Hori Yasuo

 

    Ĉiuj montru eĉ blufan viglecon!

 

La 27an de marto

 


Magnolio ekfloras. 

 

    Granda kvanto da radioaktiveco

    El la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-miliono-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem. Oni supozas, ke la nuklea brulaĵo mem estas difektita.

 

    Malbonaj influoj en diversaj kampoj

    Hodiaŭ al mia hejmo venis juna dungito en la ĵurnalvendejo por kolekti la martan tarifon. Mi demandis lin, ĉu okazas iu influo de la katastrofo al la vendo de ĵurnaloj. Mi antaŭsupozis, ke la ĵurnalmondo profitas, ĉar oni volas scii pli multe en tia okazo kiel la nuna, sed lia respondo estis tute mala. Li diris, ke multaj ĵurnalvendejoj povos bankroti. En Japanio preskaŭ ĉiuj familioj abonas ĵurnalo(j)n kaj la vendejo distribuas tiujn ĉiun matenon. En tiuj paperoj nepre troviĝas multaj reklamiloj, kaj ĵurnalvendejoj finance multe profitas el tiuj, tamen nun kompanioj kaj vendejoj haltas grandan oferton de printempaj varoj, do sekve ne reklamas multe, tial la enspezo de la ĵurnalvendejoj malmultiĝis.

 

    Tokio-Disneylando

    La katastrofo donas grandan damaĝon al diversaj kampoj. Plej serioze, laŭ mia supozo, suferas turismaj kompanioj kaj hoteloj, ĉar homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja tempo. Ankaŭ suferas fama Tokio-Disneylando 30 kilometrojn fora de Tokio. Fine de marto ĝi estus plenaj de turistoj, sed nun ĝi estas fermita pro la damaĝo de ĉi-foja tertremo, kaj hoteloj ĉirkaŭ ĝi estas malplenaj.

    La katastrofo okazas ne nur en la norda regiono Toohoku, sed ankaŭ en la gubernioj Ibaraki kaj Ĉiba en la regiono Kantoo, nome ĉirkaŭ Tokio. En Ĉiba multaj urboj, kiuj frontas al la Pacifika Oceano, estas atakitaj de la cunamo. La urbo Urajasu, kie situas tiu Tokio-Disneylando, suferis pro elŝpruco de akvo kaj sablo el la grundo. Du trionoj de la urbo estas sur la poldero, kaj la tertremo forte skuis la molan grundon, elŝprucigante akvon kaj sablon, kaj sekve stratoj estas difektitaj kaj en iuj lokoj la grundo sinkis kaj konstruaĵoj kliniĝis. En tia situacio Tokio-Disneylando ne povas funkcii. Iu supera mezlernejo devas translokiĝi al alia loko pro la grandskala riparado.

    Printempo estas bona komerca sezono, sed en la funebra atmosfero multaj kompanioj haltas aŭ prokrastas la ekvendon de novaj produktaĵoj, kaj oni faras ĉion modeste, tial la ekonomio ŝrumpas. Iu diris en televido, ke nun estas necese, ke ĉiuj montru eĉ blufan viglecon. Konsentinte kun li, hieraŭ mi iris al barbiro por aspektigi min bela kaj nun montras al la ĉirkaŭaj homoj, ke mi tute ne estas venkita kaj vivas vigle kun espero.

 

    Multaj Orfoj

    Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, en 3 serioze damaĝitaj gubernioj oni jam trovis 22 orfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn. En la Tertemego de Hanŝin en 1995 estis 68 orfoj.

    En 1995 la tertremo okazis frumatene, tial ĉiuj familianoj estis kune kaj suferis kune, sed ĉi-foje la tertremo okazis postagmeze, kiam geknaboj estis en lernejo, aparte de siaj gepatroj, kio povos naski pli da orfoj ol en 1995. Krome la damaĝita regiono estas multe pli granda ol la regiono Hanŝin, do la nombro de orfiĝontoj fariĝos des pli granda.

    En la ĵurnalo Mainiĉi (la 26an de marto) aperis foto de ridetanta 10-jara knabino Sacuki, kiu perdis sian patrinon kaj kies patro estas ankoraŭ malaperinta. Ŝi diris: “Mi perdis mian patrinon, sed mi strebas kun espero ĝis mi fariĝos plenkreska”. Ŝia avino diris: “Kiam ni enterigis ŝian patrinon, ŝi laŭte ploris, sed poste ŝi neniam ploras”.

 

    Kuraĝigaj aferoj

    1. Hodiaŭ mia letero pri mia raportado kaj multaj kondolencaj leteroj el la tuta mondo aperis en la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio.

    2. En televido la estro de 200-jara sojsaŭca kompanio, kiu perdis ne nur la fabrikon kaj unu laboriston, sed ankaŭ valoran giston, diris: “Sed al ni restas forta solidareco, do ni nepre rekonstruos nian fabrikon”.

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688