中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 25 an de marto 2011)
2011-03-28

de Hori Yasuo

 

La 25an de marto

 

    Ankaŭ hodiaŭ estis tre malvarme. En la damaĝita regiono morgaŭ neĝos senkompate.

 

    Malbonaj aferoj:

    1. La nombro de mortintoj superis 10 mil, kaj oni supozas, ke malaperintoj pli multiĝos.

    2. Hieraŭ tri laboristoj en la centralo n-ro 3 estis serioze eksponataj al radioaktiveco. Oni mezuris la fortecon de radioaktiveco en la akvo, en kiu ili estis, kaj trovis 10-mil-oble pli fortan ol la normo. La registaro publikigis eblecon, ke tiu radioaktiveco eliĝis el la centralo mem.

    3. Hodiaŭ la registaro rekomendis, ke la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj rifuĝu memjuĝe. Ĝis nun ĝi rekomendis, ke la loĝantoj en tiu zono prefere restu en la domo, tamen tiu instrukcio malhelpis la transportadon de ĉiutagaj varoj en la zonon, ĉar homoj eksteraj timis eniri en ĝin. La registaro antaŭvidas la plivastiĝon de la danĝero kaj prenis la antaŭrimedon. En tiu zono loĝas pli ol 10 mil homoj.

 

    Bonaj vortoj:

    Kuracisto en tiu zono, kiu estis rifuĝinta, revenis en la urbon kaj rekomencis la kuracadon. Li diras: "Post longa pripensado mi venis al la konkludo, ke estas mia devo helpi homojn, kun kiuj mi kune vivis ĝis nun. Mi neniam rifuĝos plu".

 

    Sperto de mia konato:

    Mia konato, policano en la gubernio Hjoogo en la okcidenta parto de Japanio, skribis al mi sian sperton jene: "Mi estis senprepare mibilizita al la damaĝita regiono tuj post la tertremo kaj okupiĝis pri la informado dum 3 tagoj. Tie estis tiel malvarme, ke la preparita kontraŭfrosta vesto tute ne utilis. Policanoj kun kontaktolensoj havis malfacilon pro manko de pura akvo. Ni manĝis malvarmajn manĝajojn el ladskatoloj, tamen opiniante, ke tio estas pli bona ol nenio, ni laboris per nia tuta forto. Mi spertis grandan klimatdiferencon inter oriento kaj okcidento. Mi aŭdas, ke oni elektis kiel la unuajn mobilizitojn la policanojn, kiuj spertis la katastrofon en Koobe en 1995.

 

    Miaj tankaoj(3):

    Hodiaŭ en la ĵurnalo Asahi kaj ankaŭ en televido oni raportis pri la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki. En tiu lernejo 77 el 108 lernantoj kaj 10 el 11 instruistoj mortis. La lernejestro feriis, do postvivis.

 

    Du trionoj de

    la tuta lernejanar'

    malaperis subite

    en lernejo Ookaŭa,

    la urbo Iŝinomaki.

 

    Subite atakis

    lernejon indikitan

    kiel sekuran

    la grandega cunamo,

    horo de hejmeniro.

 

    La lernejestro

    forestis tiutempe

    pro feriado,

    kolektas postlasitaĵojn

    en sia "malbonsorto".

 

    Postlasitaĵoj

    diverskolore montras

    gajajn mienojn

    de la lernantoj tie

    mortintaj tre june.

 

    Lernantoj pentris

    instruistan vizaĝon,

    albumfoliojn

    ventoj foliumadas,

    ambaŭ malaperintaj.

 

    Postlasitaĵojn

    de siaj kargefiloj

    gepatroj serĉas

    silente kaj senvorte

    kun elĉerpitaj larmoj.

 

    Gepatroj tenas

    lernejanan tornistron

    post tornistro,

    ĉu ne montriĝas

    nomoj de la gefiloj?

 

    Fore vidiĝas

    jam ne plu ekzistanta

    kara urbeto

    trans la lerneja korto

    en malforta sunlumo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688