中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 26 an de marto 2011)
2011-03-28

de Hori Yasuo

 

La 26an de marto

 

    Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.

 

    Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetra neĝtavolo en ŝia ĝardeno.

 

    Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante necesaĵojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vortoj: "Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas kun vi, do ne perdu esperon!" Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de 135 homoj el 42 landoj.

 

    Bonaj aferoj (Persone)

    1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela maljunulo.

    2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata "Kaŭazu sakura" kaj ekfloras pli flue ol la plej multaj sakuroj "Somei", kiu floras en aprilo.

 

    Malbonaj aferoj:

    1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330 metrojn fora de la elfluejo de la centralo.

 

    Maltrankviloj de rifuĝintoj

    Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili rajtis elekti plurajn respondojn):

    45%: loĝloko

    36%: laboro, enspezo

    19%: plilongiĝonta vivo en rifuĝejo

 

    Miaj tankaoj(4):

 

    Al maljunuloj

    diradas prizorgantoj

    "Havu esperon!"

    Tamen ili mem perdis

    siajn familianojn.

 

    Oni konstatis

    ekziston de familioj

    perdintajn ĉiujn anojn,

    malĝoje pligrandiĝos

    la nombro de viktimoj.

 

    Ne eblas helpi

    rekte la suferantojn,

    mi laŭte, kore

    krias al televido

    "Ne rezignu! Esperu!"

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688