中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ankoraŭ ne trankviliĝas la katastrofo de atomcentralo
2011-03-28

de SASAKI TERUHIRO* (Japanio)

 

    La situacio de la detruita nuklea centralo estas terura. La tieaj loĝantoj translokiĝas svarme al aliaj malproksimaj lokoj. Mi kaj mia edzino iris al Taiwan dum la 22-a kaj la 25-a de marto, kaj poste ŝi revenis portempe al Ĉinio.

 

    Unu serena vetero posttagmeze je 14:46, pala tago alvenis. Terura tago. Abrupta tertremo. Daŭris longe, mi neniam spertis tian longecon de tremo. Mi sidis en unu ĉielskrapanta domo sur la 10-a etaĝo, tajpante lernolibron per komputilo. La domo ŝanceliĝis forte, ruliĝis. Mi forte tenis tablon, alkroĉigitan al muro. Sed la tablo grincis stride. Tuta domo grincis, stridis. Longe kaj forte estis skuiĝanta la domo, kvazaŭ ŝipo sur ondego. Mi sentis, ke baldaŭ falos la domo, sed ĝi eltenis la skuon. Montriĝis, ke libroj disfalis de sur bretoj. Nur unu el cent bretoj falis sur planko. Mi sentis la ĉielskrapantan domon tre forta.

 

    Mi vidis televizoron, kiu montras cunamon, ­ ŝvelanta ondon, facilege irantan al kampo trans kontraŭtajda digo kaj muroj, konstruitaj ĉe marbordo. Kvazaŭ grandega serpanto aŭ nigra hirudo, rompinte ondrompilojn, moleojn, ĝetojn, portante grandajn ŝipojn kaj boatojn, cunamo impetis al urboj. Aŭtomobiloj, kamionoj, busoj kuris sur stratoj, ne sciante alvenon de cunamo. Nigra lango de cunamo englutis ilin. Englutante domojn, elektrajn fostojn, cunamo iris pluen, trovante viktimojn. Boatoj rompis vitrojn, atinginte eĉ kvaran etaĝon de domoj.

 

    Flosis sur subakviĝinta tero domoj, aŭtoj, homoj, rompitaj lignoj. Feliĉaj estis la homoj, fuĝintaj plialten sur montojn. Kiuj malfruiĝis, tiuj estis forprenitaj de ondo.

 

    Post la tertremo kaj cunamo venis malvarmaj tagoj, neĝis multe. Viktimoj suferis ne nur de la tertremo, sed ankaŭ de la frida vetero. Aldone ili malsatis pro manko de nutraĵo, ĉar transporto ne funkciis, vojoj estis rompitaj, benzino mankas. Ili estas izolitaj sen benzino, sen elektro, sen telefono. Ili ne povas kontakti kun parencoj, nek kun amikoj. Malfunkcias poŝtelefonoj dum katastrofo! De kie oni povas ricevi savon! Simplaj volontuloj ne estas permesitaj aliri al damaĝitaj lokoj.

 

    Mortis jam pli ol 20 mil homoj. Feliĉaj estis la kadavroj, enmetitaj en ĉerkojn. Oni diris, ke nemalmultaj kadavroj estis ne kremaciitaj, sed enterigitaj. El ili oni prenis nur parton de haroj kaj postlasaĵoj, por konformi poste iliajn identecojn.

 

    Ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano en la gubernio Hukusima fiere staris ses domegoj de la Unua Hukusima atomcentralo. Ĉiu nuklea forno mem estis solide gardita per fortika domo. La fornoj devas esti ĉiam malvarmigataj per pura akvo, por ke la temperaturo de fornoj ne tro altiĝu. Akvo turnas ĉiam per elektra kontrolo, ke varmigita akvo estas subite ŝanĝita en malvarman.

 

 

    Elektro estis sendata de ekstere de la domego, kie estis instaligita la forno. Liverado de elektro estis sekurigita per du rimedoj. Eĉ se kiam la ordinara elektra linio rompiĝus, tiam la ekstra generatoro devus ekfunkcii. Oni instalis la ekstran dinamon apud la granda domo.

 

    La granda tertremo okazis. Aŭtomate fisio estas haltigita. Fuzio jam ĉesis. Sed restas alta temperaturo, kio devas esti subite malvarmigita per akvocirkulado. Sed... akvo ne moviĝas. Haltis elektro pro tertremo. Aparta ekstera dinamo? Ankaŭ la ekstera generatoro rompiĝis per sekvanta granda cunamo.

 

    Per nenio malvarmigi la restintan altegan temperaturon! Aldone en unu el kovrilo-domoj de forno oni rezervis jam uzitajn lastjare nukleo-bruligojn en granda akvejo. Kiam akvo mankas, ili ankaŭ rebrulos.

 

    Duan tagon post la tertremo la unua kovril-domo duonrompiĝis pro hidrogena eksplodo, kiun okazigis la altega temperaturo. Pro sama kialo ankaŭ la tria kaj kvara domoj estas rompitaj. En la tria domo estas nuklea forno kaj uzitaj nukleo-bruligoj.

 

    Se oni ne malaltigus la temperaturon, la dua Ĉernobil okazus pro la tuta nuklea fuzio. Tial do la registaro ordonis elŝprucigi akvon (marakvon) el super ĉielo per helikopteroj kaj el sur tero per ŝpruckamiono.

 

    Estas ridinde, ke ellasita akvo el helikoptero ne sufiĉe atingis la celon. Tio similas al humidigo per vaporigilo. Sukcesis iomete elŝprucigo el ŝpruckamiono. Dume la temperaturo malaltiĝis. Sed tio ne povas finhaltigi la procedon de nuklea energio. Oni daŭrigas elŝprucigadi marakvon 70-80 tunojn tage kaj nokte, ĝis kiam neniu scias.

 

    Nepre necesas ripari la elektro-sistemon por akvokontrolo. Nun oni okupiĝas pri la riparigo de elektro. Fajrobrigadanoj luktas, riskante la vivon. Vivriske laboras elektro-inĝenieroj kaj defend-korpusuloj.

 

    Facilanimaj sciencistoj diradas, ke la nuna nivelo de radioaktiveco estas tiel malforta, kiel oni ricevadas el eksperimentoj de radiografio kaj CT-skano. Spite tian propagandon per japanaj amaskomunikiloj, bravaj fajrobrigadanoj luktas kontraŭ la danĝero de multiĝanta radioaktiveco, ĉiam mezurante ĝian gradon.

 

    Benzino mankas. Longa vico apud benzinvendejoj. Mi vidis vicojn kun longeco de 5 kilometroj. Multaj benzinstacioj estis fermitaj pro manko de liverado. Sen aŭtomobiloj kaj sen kamionoj ne eblas porti nutraĵon al viktimoj. Kiu volas fuĝi el la loko poluita de radioaktiveco, tiu ne povas veturi sen aŭto.

 

    Al mi donis 10 litrojn da benzino unu el miaj najbaroj. Sed la multaj ne povas stiri aŭton sen benzino.

 

    Haltas ofte elektro. Tial do liftojn oni ĉesigis pro timo, ke se ili haltas inter etaĝoj, oni ne povas tuj savi. Loĝantoj sur altaj etaĝoj kunportas pezajn pakaĵojn per manoj, piedirante supren laŭ ŝtuparo.

 

    La japana popolo ankoraŭ vivas sen iu ajn ribelo. Tamen pro manko de benzino kelke da rabistoj ŝteladas benzinon el aŭtoj kaj kamionoj. Se fine komencus fisio kaj fuzio en la nuklea centralo, oni ne povus elteni elementan ĉiutagan vivon.

 

    Mi revenis el Taiwan en la 25-a de marto. La situacio en Japanio iĝas pli kaj pli malbona.

 

----------------------------------

 

* Sasaki Teruhiro, KAEM-prezidanto

 

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688