de Hori Yasuo
La 24an de marto
Ankaŭ hodiaŭ estas nekutime malvarme kun la temperaturo de malpli ol 10 gradoj en mia domo. En iuj damaĝitaj urboj eĉ neĝis.
Malbonaj novaĵoj:
1. Tri laboristoj laborantaj en la nuklea centralo 3 estis eksponataj al forta radioaktiveco kaj enhospitaliĝis.
2. En kelkaj urboj oni detektis radioaktivecon en akvo pli fortan ol la normo por beboj. La koncernataj urboj disdonas akvon al patrinoj kun bebo.
Progresoj al renormaliĝo:
1. En la urbo Kamaiŝi oni komencis vendi benzinon po 19 litroj kontraŭ 1900 enoj (19 euroj).
2. En iuj urboj gas-servo refunkciis.
3. La ŝoseo inter Tokio kaj Aomori estis malfermita al ĉiuj aŭtomobiloj.
Problemoj:
1. En la urbo Oohunato oni kolektis 500 damaĝitajn aŭtomobilojn al la vaka tereno, sed estas malfacile trovi posedantojn. Sen ilia permeso, la urbo ne rajtas forĵeti tiujn. Ĝi nek povas trovi fabrikojn por malmunti tiujn.
2. La gubernio Mijaĝi enketis al la rifuĝejoj pri orfoj, kiuj perdis siajn gepatrojn. Ĝis nun oni trovis unu.
3. Multaj kompanioj ekster la damaĝitaj regionoj haltis la produktadon pro manko de pecoj produktitaj en tiuj regionoj. En Manilo, Filipinoj, poŝtelefon-fabriko ne funkcias. Povos, ke japanaj aŭtomobilfabrikoj en Usono kaj Kanado haltos la produktadon. Fabriko, kiu produktis 40% de la pecoj nomataj maikom (peco por komputiloj) en la mondo, estas damaĝita, do tio influos la tutan mondon.
Kortuŝaj vortoj:
Fama turisma loko Ĵoodo-ga-hama, bela plaĝo en la gubernio Mijagi, estis damaĝita. La estro de la Centro de turismo diris: “Ni ne povas revenigi la pasintan tempon, sed ni povas paŝi antaŭen paŝon post paŝo”.
Miaj tankaoj (2)
Trovis avino
en detruita ĝarden’
ume-arbeton
plantitan por sia nep’
okaze de la naskiĝ’.
Maljunulino revenis hejmen por serĉi sian nepon malaperintan. Ŝi ne povis trovi lin, sed anstataŭe etan arbon de ume (Foton de ume-floroj mi kroĉis al la raporto de la 20a de marto), kiu staris sendifektita en la ĝardeno plena de rubaĵegoj. Sur la arbeto ŝi trovis 4 ĝermojn. Ŝi karesis ĝin kun larmoj, decidinte varti ĝin kiel sian karan nepon.
Patro ricevis
anstataŭe diplomon
de sia filo
malaperinta maren,
ĉiuj plenaj de larmoj.
Marto estas la monato por kursfina ceremonio. Ĝi devas esti ĝojiga tago por ĉiuj, sed por tiu patro, ne. Li perdis sian 15-jaran filon. Li ĉeestis en la ceremonio kaj ricevis la diplomon de sia filo.
“Ĉasis leporojn,
fiŝkaptis karasojn ni
en nia knabec’”.
Hejmlokoj malaperis,
restas nur en la koro.
Post la ceremonio tiuj kursfinintoj iris al la rifuĝejo kaj kantis kanton “Hejmloko” temantan pri kara hejmloko, kie oni ĉasis leporojn kaj kaptis fiŝojn. Nun ĉiuj rifuĝintoj perdis sian karan hejmlokon.
La nudpiedojn
de sia patro kara
certe malvarmajn
kovrinte per lanaĵo,
teron ĵetis studentin’.
Troviĝas tiel multe da mortintoj, ke oni ne povas kremacii sed enterigas mortintojn. Oni adiaŭis siajn karajn familianojn en malvarma vetero.
Terkulturisto,
forĵetante spinacojn,
lace murmuris,
“Kial mi, kiu faris
neniujn malbonaĵojn?”
Oni detektis pli da radioaktiveco ol la normo el spinaco kaj aliaj legomoj kaj ordonis ne porti ilin sur merkaton. Terkulturistoj estas senkulpaj. Kial ili devas fariĝi viktimoj de la akcidento?
En rifuĝejoj
pasigas la vivfinon
gemaljunuloj
dediĉintaj sin multe
al japana prospero.
Gemaljunuloj estis la ĉefaj motoroj de la postmilita japana progreso. Ili povus feliĉe pasigi siajn lastajn tagojn en maljunulejo, sed ilia sorto subite mallumiĝis. Ili devis translokiĝi al rifuĝejo, kaj jam ne malmultaj mortis pro malvarmo kaj senflegado.
Por bondetekti
eĉ malgrandajn tertremojn
iam venontajn
pendigis ŝnurkravaton
mi kun la verda stelo.
Oftas tertremoj. Jam hodiaŭ okazis du relative grandaj tertremoj. Mi ĉiam sentas min tremanta, eĉ sen tertremo. Por scii, ĉu tio estas vera tertremo aŭ mia iluzio, mi pendigis ŝnurkravaton kun la verda stelo.
Redaktoro: Chen Ji |