中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina pumpkamiono estas transportita al Japanio
2011-03-24

de CHEN DING

 


La pumpkamiono en la doganejo de Ŝanhajo 

 

    La 21-an de marto ĉina doganejo en Ŝanhajo malfermis “verdan trapasejon” por faciligi doganotrairadon de pumpkamiono kun longa brako de 62 metroj donacita de la Ĉina Pez-industria Kompanio Sany al Japanio. La 22-an de marto la pumpkamiono kun valoro de miliono da usonaj dolaroj ekveturis perŝipe de Ŝanhajo al Osako de Japanio. Ĝi estos uzita por riparo de la nukleenergia centralo en Fukushima.

 

    Vicĝenerala direktoro de la kompanio diris, ke la pumpkamiono de tipo SY5502THB estos uzita ĉefe por enverŝi akvon en la 4-an reaktoron. La 4-a reaktoro altas je 46 metroj. Por sukcesigi la akvoenverŝadon pumpkamiono devas labori je 14 metroj for de la reaktoro, kaj la pumpkamiono de la kompanio Sany ĝuste povas plenumi la postulon.

 

    Tio ne estas la unua fojo por la kompanio Sany partopreni savadon en aliaj landoj. En oktobro de 2010 ĝia raǔpogruo de tipo SCC4000 partoprenis savadon de mineja akcidento en Ĉilio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688