中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Parolado de urbestro el Fukuŝima gubernio la 19an de marto
2011-03-23

    S-ro M. Hara, urbestro de Koorijama (en gubernio Hukusima) parolis je 14h la 19an Marto 2011 :

 

    ''Koran dankegon pro la varmaj helpoj de popolo de ĉiuj lokoj en Japanio.

 

    La nombro de rifuĝantoj en nia urbo malkreskis de 10 mil al 3 mil dank' al forta restaŭra agado. Sed la nombro de rifuĝintoj el aliaj lokoj en la gubernio Hukusima pro la akcidento de atomcentraloj estas pli ol 5 mil, kaj ili suferas egajn maloportunojn. Speciale al malsanuloj mankas medikamentoj, spite de translima klopodo de kuracaj organizaĵoj de nia urbo. Post la tertremo, mi klopodadis por sekureco de urbanoj kun oficistoj kaj rilatuloj.

 

    Pri la akcidento de atomcentraloj, mi ne povis scii ekzaktajn informojn pri respondo de la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio, kaj mi ege surpriziĝas de hodiaŭa ĵurnalo:

 

    Mi supozis ke la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio respondas al la afero sub projekto de ruinigo de fornoj, anticipante sekuron kaj vivojn de popolo de Koorijama kaj Hukusima. Sed mi eksciis ke la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio, anticipante postan industrion kaj ekonomion, rifuzis helpon de Usono, kiu projektas ruinigon de fornoj.

 

    Mi, reprezentante ĉiujn urbanojn de Koorijama, kaj kiel anon de gubernio de Hukusima, forte postulas al la Registaro kaj Elektra Kompanio de Tokio respondi projektante ruinigon de fornoj, ricevi helpon de Usono, kiu spertis la akcidenton ĉe Three Miles Islands, trankviligi la aferon tiel frue kiel eble. Mi rekte telefonis al S-ro Kaieda, la Ministro de Industrio kaj Ekonomio pri tio. Interparolante kun la guberniestro, prezidento de la parlamento de la gubernio, la urbestro de Iŭaki kaj aliaj, mi postulos forte tion al la Regsitaro kaj Elektra Kompanio de Tokio.

 

    Karaj ĵurnalistoj ĉi-tieaj bonvole komprenu ĉi-tiun ideon, kaj transsendu ĉi-tiun mesaĝon al ĉiuj nacianoj kaj al popolo en tute la Mondo. Dankon.

 

( Kontribuo - traduko de Tetu Makino)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688