中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mesaĝo de japana samideano Sawaya Yûiti*
2011-03-23

    Dum la tempopaso ekde la tertremego kaj supercunamo klare montriĝis la tuta bildo de la damaĝo.

 

    La cunamo, probable, alta je pli-malpli unu metro, atingis la marbordon de nia urbo, dum la urbon Hakodate kaj la pacifikan marbordon de la orienta flanko de Hokkaido atakis la cunamo alta je 4.4-2.0 metroj, tio kaŭzis multege da damaĝo ĉefe al la havenoj, fiŝkulturistoj kaj fiŝkaptistoj. En Hokkaido pli ol 550 fiŝistaj boatoj estis serioze plagitaj.

 

    Lastatempe aperis "la post-efiko" de la katastrofo por la ĉiutaga vivo ankaŭ en Hokkaido. Komenciĝis manko de varoj transportitaj el Honsyû (la ĉefinsulo) pro detruitaj trafikaj retoj en la regiono Tôhoku (Nordoriento), ekzemple, kelkaj fabrikoj de partoj por aŭtomobiloj decidis haltigi produkton pro manko de partetoj transportataj el fabrikoj en Honsyû. Inverse varoj produktitaj en Hokkaido neeblas esti transportataj al Honsyû. La prezoj de legomoj transportataj el Honsyû altiĝis en Hokkaido kaj la metropola regiono. Ne malmulte da homoj en urboj hastas "rezerv-aĉeti" ĉiutagajn necesajn varojn, ekzemple, akvon, tasojn kun antaŭkuiritaj nudeloj, poŝlampojn, bateriojn, kaj poŝradio-aparatojn kontraŭ eventuala plago, tion plue akcelas la nukleaj akcidentoj de la atomcentraloj en Hukushima**. La koncernaj varoj elĉerpiĝis kaj jam malaperis sur bretoj de superbazaroj en grandaj urboj, spite al la alvoko eviti rezerv-aĉeton. Daŭros la tendenco ĝis plena riparo de trafikaj retoj.

 

    Pro la malfunkcio de atomcentraloj kaj vaporcentraloj oni plenumas "planitan elektran paneon" en Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj por eviti hazardan grandan elektran paneon, sed tio aliflanke kaŭzis konfuzon amplekse en la ekonomiaj aktivecoj kaj la socia vivo inkluzive de trafiko, kuracado ktp.

 

    Mankiĝis ankaŭ fuelo en la plagita regiono, tio malhelpas transportojn de helpomaterialoj al la suferintoj. Radioaktiveca poluado kaj onidiro pri ĝi kaŭzos definitivan damaĝon al la agrikulturo en la regiono Kantô***.

 

    Mi miras, admiras kaj dankas, ke EPĈ kaj ĈRI tuj senprokraste kaj detale raportadas pri la tertremego kun supercunamo en Japanio al la monda Esperantujo kun amikeco kaj soldareco al la japana popolo, tio ege kuraĝigas nin.

 

    Hodiaŭ vespere (la 22-an de marto) televido raportis, ke helpomaterialoj senditaj al la tertreme plagitaj lokoj ne estas ĝuste kaj regule distribuitaj laŭ la bezono de suferantoj en rifuĝejoj, ĉar la cunamo englutis kaj disrompis la oficejojn de lokaj komunumoj kaj ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj ĉiuj bazaj informoj pri la loĝantoj kaj eĉ parto de la oficistoj mem perdiĝis. Pro tio ankoraŭ ne sufiĉe aŭ tute ne funkcias urbaj oficejoj kaj vilaĝaj oficejoj, kiuj devus koncentrigi ĉiujn informojn pri la rifuĝejoj kaj loĝantoj kaj koordini distribuon de necesaj materialoj al bezonataj lokoj. Mankas laborantoj por kolekti precizajn informojn pri la situacioj de ĉiuj rifuĝejoj kaj la loĝantoj, ĉar la rifuĝejoj estas multaj kaj dise en la urbo aŭ vilaĝo.

 

    Dum la tempopaso varias necesaj materialoj laŭ la situacio de rifuĝejo. Necesas konstrui informan reton de la loĝantoj-suferantoj.

 

----------------------------------

 

    * Sawaya Yûiti, delegito de UEA por la urbo DATE, Japanio

    ** Hukushima, Hukuŝima en Esperanto

    *** la regiono Kantô, Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj

 

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688