中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio( La 2 1an de marto 2011)
2011-03-22

de Hori Yasuo

 

La 21an de marto

 

    Hodiaŭ estas la tago por japanoj viziti sian familian tombon, tamen estas pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj.

 

    En la printempa pluveto diletantoj en kabuko (japana tradicia dramo) ŝatas promeni sen ombrelo, sed ĉu tion nunaj diletantoj povas fari? Nova demando en la nuklea epoko.

 

    Ĉu diletantoj

    povas dande promeni

    en printempa pluv’?

    Malfacila elekto

    en la nuklea epok’.

 

    Jen mesaĝo de esperantistino en la urbo Sendaji:

 

    En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun fariĝis helpanto al ili.

 

    Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis novan rilaton kun la najbaroj, helpante unuj la aliajn. Loĝantoj kore pli kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.

 

    Parencoj de mia alia najbaro ankoraŭ ne estas trovitaj el la maro de la urbo Rikuzentakada. Tiu najbaro naskiĝis kaj kreskis ĉe la marbordo, do li parolis al mi pri sia sperto pri la granda Cunamo de Ĉilio, kiu atakis la urbon en 1960. La ĉi-foja estis multe pli granda ol ĝi. Li ankoraŭ ne povas viziti la urbon pro manko de benzino por sia aŭtomobilo.

 

    Laŭ iu mesaĝo el Belgio, oni komencis raporti, ke la nukleaj reaktoroj nun estas sub kontrolo, sed tio estas tute ne prava. Kiam oni ne uzas nukleajn bastonojn, oni konservas tiujn en akvo por malvarmigi tiujn, sed nun konstanta akvoliverado haltis pro la damaĝo al la elektra sistemo. Pro tio nun oni daŭre elpumpas akvon al tiuj akvujoj en la reaktoroj, sed tio estas provizora rimedo kaj nur dum iom da tempo efikas. Por solvi la problemon, oni devas refunkciigi elektran sistemon, tiel ke oni povu liveri akvon konstante al la reaktoroj kaj al la konservejo. Por tio oni strebas multe sed ankoraŭ ne sukcesis, ĉar multaj aparatoj estas difektitaj de la cunamo kaj de elpumpita sala akvo. Tial la registaro ne estas optimisma pro eventualaj maloportunaj okazoj.

 

    Menciindaj aferoj hodiaŭ:

 

    1. Oni uzos tankojn por balai la terenon de la nukleaj centraloj plena de radioaktivaj detruitaĵoj. Tiuj tankoj havas kontraŭradioaktivan povon. Unuan fojon oni uzas tankojn por praktika utilo.

 

    2. Unu el la fajrobrigadanoj, kiuj okupiĝis pri la elpumpado al la nuklea reaktoro, konfesis en la intervjuo, ke kiam li sendis retmesaĝon al sia edzino pri sia ordonita, danĝera devo, lia edzino unufraze respondis “Vi fariĝu savanto de Japanio”.

 

    3. Kelkajn specoj de legomo kiel spinaco en kelkaj gubernioj inkluzive de mia gubernio oni trovis malpurigitaj per pli multa kvanto de radioaktiveco ol la normo. La registaro malpermesis la guberniojn porti tiujn sur merkato.

 

    4. La registaro preparos 1000 biliardojn da enoj por la kompenso al la damaĝoj kaŭzitaj de la nukleaj centraloj. La elektra kompanio Tokio havas ĉefan respondecon pri tio, sed en la grandskala akcidento ankaŭ la registaro devas dividi la kompenson. Mi opinias, ke la kompanio bankrotos aŭ devos bankroti, preninte sur sin la respondecon de tiu grava akcidento.

 

    Hodiaŭ vizitis nin juna malajziano, kiu lernis Esperanton en mia urbo kaj nun laboras en la gubernio Kanagaŭa. Malgraŭ malpurigita Japanio, li ne revenas hejmen. Post la vespermanĝo mi regalis lin per nekutimaj muzikiloj, kiujn mi kolektis en diversaj landoj. Dum la pasintaj tagoj ni vivis malĝoje, sed hodiaŭ mi havis tre gajan vesperon.

 

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688