中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekzemplo pri superado
2011-03-22

de PAIVA NETTO (Brazilo)

 

 
José de Paiva Netto, ĵurnalisto, radkronikisto kaj verkisto.

 

    La tuta mondo akompanas kun emocio la suferadon de la japana popolo, viktimo de tertremo je grado 9 okazinta en la 11-an de marto, kiun oni konsideras la plej forta, ekde kiam oni komencis la unuajn registrojn, fine de la 19-a jarcento, laŭ la geologia servo en Usono. La tertremon sekvis ondoj de ĝis 10 metroj, kiuj ruinigis regionojn nordoriente de la insularo. Oni jam parolas pri miloj da mortintoj. Je la sama tago, oni eĉ sonigis alarmojn pri cunamo al pluraj regionoj en la marbordo de la Paca Oceano, inkluzive de Sudameriko. Pro la katastrofo, risko pri nuklea akcidento estas kroma zorgo por la japanaj aŭtoritatuloj. Pli ol 200 mil homoj oni forigis de la regionoj proksimaj al uzinoj, kiel tiu de Fukuŝima.

 

    Ni, brazilanoj, kiuj konservas fortajn ligojn kun Japanio, estas profunde konsternitaj pro tiu tragedio. Ni sendas fervorajn preĝojn al tiuj, kiuj forpasis kaj solidarsenton al iliaj familianoj, inter kiuj multaj certe havas parencojn loĝantajn en Brazilo.

 

    Ni parolas pri nacio kutimiĝinta alfronti problemojn kaŭzatajn de malfacilaj geologiaj kondiĉoj. La kvanto da mortoj ne estis pli granda nur pro la multaj preventaj agoj faritaj dum jardekoj.

 

    En 1987, per la verko "Dialektiko de Bona Volo – Meditadoj kaj Pensoj", mi esprimis mian miron pri la kapablo de la japana popolo superi barojn: En krizaj momentoj forĝiĝas la grandaj karakteroj kaj aperas la plej potencaj nacioj. Ni vidu la ekzemplon de Japanio: lando izolita en kelkaj insuloj. Ĝi ne posedas petrolon. Ĝi importas la plej grandan parton de tio, kion ĝi bezonas por vivi. … Supozu, ke vi alvokas japanon aŭ japandevenan homon, kaj donas al li ŝtonejon. Tie, li aperigas produktivajn plantejon. Kial?! Ĉar por venki la malvastecon teritorian de siaj insuloj ili devis batali por superi limojn, kaj ili venkis la mankon de grandaj fekundaj areoj kaj fariĝis nesupereblaj agrokulturantoj. Kaj mi ne mencias la imponecon de ilia industrio... Jen kial oni devas ne forkuri de malfacilaĵoj. Oni devas ilin alfronti kaj venki.

 

    Per tiu sama spirito de superemo kaj apogo de Dio, niaj japanaj Gefratoj nepre antaŭeniros, per elvolvado de teknologioj eĉ pli avangardaj por prevento kontraŭ tiaj naturaj katastrofoj. Ĝi estas modelo, laŭ kiu la tuta mondo multon lernas.

 

    Ĉerizarboj, simbolo de feliĉo en Japanio, kiel tiu, kiun ni plantis ĉe la eduka konstruaĵo de LBV en San-Paŭlo, omaĝe al tia batalema popolo, floru por pli bona tempo al ĉiuj!

 

Kontribuo de Maria Aparecida da Silva el Brazilo

Redaktoro: Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688