中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Japana ministro pri eksteraj aferoj dankas Ĉinion pro helpo al Japanio
2011-03-22

de WU GUFENG

 


Hu Jintao funebras viktimojn de la tertremo en japana ambasadorejo en Ĉinio. 
 

Ĉina internacia savtaĉmento en loko plagita de la tertremo en Japanio 

 

    La 18-an de marto, intervjuate de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, Takeaki Matsumoto, japana ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke li kore dankas ĉinajn ŝtatgvidantojn kaj popolon pro iliaj kondolenco kaj helpo al la japana popolo okaze de la tertremo kaj esperas riĉigi enhavon de strategiaj reciprokprofitaj rilatoj inter la du landoj.

 

    Matsumoto diris, ke post tertremo en la nordorienta Japanio ĉe pacifika marareo, ĉinaj prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao, aliaj ĉinaj gvidantoj kaj popolo esprimis konsolon al la japana popolo, kaj la ĉina registaro sendis internacian savtaĉmenton al loko plagita de tertremo kaj liveris savmaterialojn kaj monhelpon. En la nomo de la japanaj registaro kaj popolo li kore dankas. Li esprimis respekton al ĉina internacia savtaĉmento, kiu venis al Ofunato de la gubernio Iwate serioze plagita de la cunamo kaj plenforte faris savadon en malfacilaj kondiĉoj.

 

    Matsumoto diris ankaǔ, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio iam estis en malfacila situacio post kolizio de fiŝŝipoj ĉina kaj japana en la pasinta septembro, kaj iris sur plibonigan vojon post interparolo de la dulandaj ŝtatgvidantoj en novembro.

 

    Matsumoto diris, ke Japanio kaj Ĉinio estas gravaj najbaroj, la interrilatoj de la du landoj estas tre gravaj por la du landoj, regiono kaj eĉ la internacia socio. Japanio volontas riĉigi strategiajn reciprokprofitajn rilatojn inter la du landoj konsiderante la ĝeneralan situacion, kune kun Ĉinio konservi pacon kaj prosperon de regionoj de Azio kaj Pacifiko kaj grandigi kunlaborojn en ekonomia kampo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688