中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Proksime de Honŝuo-insulo okazis cunamo kaŭzita de forta tertremo
2011-03-22

de LI LIANG*

 

 
Sismo okazis en Japanio, la epicentro troviĝas en la akvoj de la Pacifiko, oriente de Miyagi.
 

Granda Kirlakvo en la maro de Fukushima dum la tertremo 

 

    La 11-an de marto, je la 14-a horo kaj 46 minutoj, loktempe proksime de la insulo Honŝuo, Japanio, okazis tertremo de 9.0 gradoj, la epicentro estis en akvoj de la Pacifiko, la orienta parto de la gubernio Miyagi kun sismofonto de 10 km sub la tersurfaco. La tremsenso kondukiĝis ĝis Tokio. La forta tertremo kaŭzis cunamon. Ĝis la 21-a la japana registaro konfirmis ke la mortintoj atingis 8649, kaj malaperis 12877 homoj, tamen la direktoro de la policejo de Miyagi Naoto Takenaka antaŭkalkulis: “Sendube la mortintoj superos dek mil.”

 

    La tertremo estas la plej forta en la historio de Japanio. Fakte pro tio, ke Japanio situas ĉe la kruciĝo de terkrustaj blokoj, ĝi estas lando kun multe de tertremoj kaj en ĝia historio multfoje okazis la tertremoj kun granda perdo en vivoj.

 

    En ĝia historio la unua granda tertremo okazis en la 1-a septembre, 1923, en tiu tago la tertremo 7.9-grada atakis la regionon Kanton, la plagitaj urboj ankoraŭ inkluzivis Tokion, Kanagawa, Chiba, Shizuoka kaj Yamanashi. En tiu tertremo mortis 142, 807 homoj, 2 milionoj perdis sian loĝejon, la ekonomiaj perdoj atingis 6.5 miliardojn da enoj.

 

    Post tiu tertremo en la sekvaj 70 jaroj okazis kelkdekoj da tertremoj super 7 magnitudoj, jene estas tiuj kun granda kvanto de mortintoj kaj vunditoj:

 

    La 7-an de marto, 1927 en la regiono Kyoto, okcidenta Japanio okazis tertremo de 7.3 magnitudoj, en tiu tertremo 2925 homoj mortis;

 

    La 3-an de marto, 1933 en Sanriku, norda Honshu okazis tertremo de 8.1 magnitudoj, 3008 homoj mortis;

 

    La 10-an de septembro, 1943 en Tottori, ĉe okcidenta bordo de Japanio okazis sismo de 7.2 magnitudoj, 1083 homoj perdis sian vivon;

 

    La 7-an de decembro, 1944 en la centra parto de Japanio, laŭ bordoj de la Pacifiko okazis sismo de 7.9 magnitudoj, en kiu 998 homoj mortis;

 

    La 13-an de januaro, 1945 en Mikawa-machi najbare de Nagoja, centra parto de Japanio okazis sismo de 6.8 magnitudoj, 2306 homoj mortis;

 

    La 21-an de decembro, 1946 en okcidenta Japanio okazis sismo de 8.0 magnitudoj, 1443 homoj mortis;

 

    La tertemo en l a 17-a de januaro, 1995 en Hansin kun 6437 mortintoj kaj ekonomia perdo de 1000 usonaj dolaroj estas rigardata kiel la plej granda tertremo post la atombombatako. Ĝi okazis en Kobe, atingis 7.3 magnitudojn. Pro la epicentro estis en la dense loĝata kaj konstruata urbo, la nombroj de mortintoj kaj malaperintoj atingis 6437, la ekonomika perdo estis 100 miliardoj da enoj.

 

    Enirinte en la 21-an jarcenton la unua tertremo en Japanio okazis en la 23-a oktobre, 2004, 6.8-magnituda sismo atakis Niigata, Chubu-regiono, 67 homoj mortis. En la 10-a de marto, unu tagon antaŭ la tertremo en Miyagi, okazis la tertremo de 6.2 magnitudoj, eble tiu estas la antaŭ-skuo de ĉi tiu katastrofo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688