中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 18an de marto 2011)
2011-03-21

de Hori Yasuo

 

La 18an de marto

 

    La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento estas 5, same kiel tiu de Three Mile en Usono.

 

    Por malvarmigi la reaktoron, hodiaŭ oni faris jenajn aferojn :

 

    Antaŭ la dua horo posttagmeze, oni ĵetis 50 tunojn da akvo en la 3an reaktoron el specialaj fajrokamionoj. Ŝajne estis iom da efiko, ĉar oni povas vidi vaporon el la centralo.

 

    Oni provis refunkciigi elektran sistemon damaĝitan per la cunamo, kiu ebligos malvarmigi la reaktorojn. Tamen en la tereno ekzistas forta radioaktiveco, do oni povas fari tion malrapide. La respondeculoj volas, ke la sistemo refunkciu ĝis morgaŭ.

 

    En televido anoncistoj simple raportas, ke oni klopodas fari iujn aŭ aliajn aferojn en la nuklea centralo de Fukuŝimo, sed en kia kondiĉoj laboristoj tie laboras ? La 15an, TV raportis, ke 750 simplaj laboristoj fuĝis ekster la centralon kaj restas 50. Hodiaŭ aperis artikolo pri tiuj laboristoj. Mi resume tradukas la vortojn de unu el tiuj restintoj :

 

    "Kiam okazis la tertremo, mi estis en la centralo. Atakis min grandega tremo, kaj tuj poste atakis grandega cunamo, kiu forportis ĉiujn brulaĵojn kaj maŝinojn. Ni strebis refunkciigi la sistemon por malvarmigi la centralojn, kolektinte ĉiujn bateriojn, sed vane. Kelkcent laboristoj alterne laboris por la riparado, sed postaj tertremoj nuligis niajn ĉiujn strebojn. Ni ne povis bone dormi pro la sinsekvaj tertremoj, nek manĝi pro streso. Ekmankis akvo kaj ĉiuj plendis pro malbona sanstato. Ni demandis nin, kiom da radioaktiveco ni ricevis, ĉu la reaktoroj eksplodos kaj ĉu granda kvanto da radioaktiveco ŝprucos sur multajn homojn. Mi foje pensis, ke la kompanio forĵetos nin, tamen samtempe ni decidis, ke ni ne rajtas forlasi tiun ĉi lokon ĝis la popolanoj povu vivi trankvile".

 

    Por bonteni nukleajn centralojn, elektraj kompanioj bezonas multajn laboristojn, ĉar laŭ la strikta leĝaro estas malpermesite al tiuj laboristoj eksponi sin al pli ol la difinita kvanto da radioaktiveco. Tial ili ofte laboras nur kelkajn minutojn tage por ke ili ne plu ricevu pli da radioaktiveco ol la limkvanto. Ordinaraj homoj ne volas fari tian vivriskan laboron, tial la kompanioj ofte varbas senlaborajn homojn en grandaj urboj, proponante altan salajron, pere de suspektindaj, nigraj organizoj, nome jakuza, japanaj mafioj. La kompanioj ĉiam fanfaronis pri tio, ke nukleaj centraloj estas sekuraj kaj atom-energio estas pura, sed malantaŭ la luma scenejo estas tia malbelaĵo.

 

    Jen miaj tankaoj, tradiciaj japanaj poemoj kun 5-7-5-7-7 silaboj :

 

    Homoj kutime

    salute promenadis,

    sed nun senvorte

    interrenkontas ĉiuj

    en printempa krepusko.

 

    Malaperis lum'

    malaperis pasantoj

    en la urbcentro.

    La katastrofo fora

    ventas ankaŭ ĉi tien.

 

    Ĝis hodiaŭ estas

    Mortintoj : 6548

    Malaperintoj : 10354

    Rifuĝintoj : 280463 en 2304 rifuĝejoj.

 

    Nombro de mortintoj superis tiun de Hanŝin-Aŭaĵi-tertremo okazinta en la urbo Koobe en 1995.

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688