中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio (La 19an de marto 2011)
2011-03-21

 

de Hori Yasuo

 

La 19an de marto

 

    Vivo antaŭa,

    fore en mia memor',

    fariĝis kvazaŭ

    Utopio belega

    en forega montaro.

 

 

Ni Havas Forton 

 

    Ni havas forton por venki malfacilojn,

    Ni havas forton ŝanĝi malfeliĉojn en feliĉojn,

    tial ĉar en nia koro ĉiam fontas "Espero".

 

    Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi skribis du leterojn, unu al esperantistino en la gubernio Iŭate por kuraĝigi ŝin kaj unu al mia eksa studentino por gratuli ŝin pro ŝia edziniĝo. Mi skribis tiujn leterojn per peniko kaj tradicia inko, do mi profitis tiun okazon por kaligrafii kuraĝigajn vortojn. Mi sendis ĝin al kelkaj esperantistoj en Toohoku-regiono perrete.

 

    Tuj poste el unu el ili venis retmesaĝo, ke ŝi translokiĝis ĉe sia bofratino en mia gubernio Gunma. Ŝi loĝis en la gubernio Fukuŝima, mia najbara gubernio, kie estas tiu nuklea centralo, tamen ne tiel proksime de ĝi. Ŝi veturis per aŭtomobilo 6 horojn kun siaj edzo kaj du katoj. Kiam ŝi venis al mia gubernio, kie tute ne troviĝas neĝo, ŝi sentis sin tre trankvila. Mi surpriziĝis pro tiu mesaĝo, sciante, ke fukuŝima-anoj, kiuj loĝas eĉ ne proksime de la centralo, jam estas teruritaj pro radioaktiveco.

 

    La oficfunkcio de urbeto Hutaba, kiu situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo, kune kun 1100 loĝantoj translokiĝis al la gubernio Saitama. Jam aliaj 5800 loĝas ekster tiu zono. La devizo de tiu ĉi urbo estas "Per atomenergio la urbo Hutaba esperu brilan estontecon". Translokiĝintaj urbanoj ekloĝis en la koridoroj en Saitama-Areno, tamen tia vivo estas tro danĝera por maljunaj loĝantoj.

 

    Pri la operaco al la nukleaj reaktoroj :

 

    La fajrobrigado el Tokio elpumpis 60 tunojn da akvo al la 3a centralo matene. Posttagmeze ĝi faros la samon dum 7 horoj. La defendkorpuso faros la samon al la 4a centralo. Pro tiuj klopodoj la temperaturo de la surfacoj fariĝis ĉirkaŭ 100-grada, tial oni konstatas, ke tiu operaco stabiligis la centralon.

 

    En la tereno de la centralo oni riparas elektran sistemon por revivigi malvarmigan funkcion de la centraloj. Por tio oni plialtigis la limon de la permesita kvanto de radioaktiveco al tieaj laboristoj de 100 al 150 mili-Siebert por ke oni povu laborigi ilin pli longe.

 

    Je 18:56 okazis granda tertremo (Magnitudo 6,1). Mia domo tiel multe skuis, ke mi ŝovis min al pli sekura loko. Tri pupoj falis. Mi loĝas en tiu domo jam de 40 jaroj, sed antaŭ la granda tertremo neniam falis aĵoj el la bretoj.

 

    Jene estas statistiko pri la damaĝoj :

    Mortintoj : 7320

    Malaperintoj : 11370

    Rompitaj vojoj : 1353

    Rompitaj pontoj : 48

    Rompita digo : 1

    Rompitaj reloj : 4

    Terfaloj : 120

    Rompiĝoj de akvo-servo : 1,08 milionoj da familioj

 

    Komenciĝis konstruado de 8800 provizoraj domoj en la gubernio Iŭate.

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688