中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Hu Jintao iris al la japana ambasadorejo en Ĉinio por funebri viktimojn de la tertremo
2011-03-21

 

    La 18-an de marto ĉina prezidanto Hu Jintao iris al la japana ambasadorejo en Ĉinio por funebri viktimojn de la tertremo en la 11-a de marto kaj intervidiĝis kun japana ambasadoro Uichiro Niwa.

 

    En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo Hu Jintao esprimis sinceran kondolencon al la japana popolo kaj profundan funebron al mortintoj de la tertremo. Li diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas amikaj najbaroj, kaj ĉina popolo profunde sentas la doloron, kiun la japana popolo suferas pro la tertremo. La ĉinaj registaro kaj popolo aktive helpas Japanion kaj daǔre liveros al ĝi necesan helpon esperante, ke la japana popolo rapide venkos malfacilojn kaj rekonstruos sian hejmlokon. Hu diris ankaǔ, ke la ĉina registaro tre atentas sekurecon de ĉinoj en Japanio kaj kore dankas la japanan registaron pro ĝia helpado al ĉinoj en Japanio post la tertremo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688