中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Japanaj popolanoj dankas diverslandajn savtaĉmentojn
2011-03-21

de Yu Ruidong

 

 
Ĉinaj kaj japanaj savtaĉmentoj en kunlaboro

 

    Vespere de la 13-a de marto raportistoj el Ĉina Novaĵ-Agentejo atingis Niigata, gubernion en okcidenta Japanio. Kvankam Niigata ne estas serioze influita de la tertremo, popolanoj tie alte atentis la katastrofon. Ili esprimis sian dankon al savtaĉmentoj de diversaj landoj inkluzive de Ĉinio.

 

    Laboranto en iu restoracio diris, ke japana savtaĉmento donis helpon al Ĉinio kiam okazis tertremo en Wenchuan, en 2008, kaj nun la ĉina savtaĉmento venis por helpi Japanion. Li kredis, ke la interhelpo povas plifortigi amikecon inter la du landoj.

 

    Sinjoro Kawasaki, deĵora direktoro de iu hotelo, diris, ke por savi kaj helpi tertrem-suferantojn venis al Japanio alilandaj savtaĉmentoj malgraŭ longa vajaĝo, kaj ili estas dankindaj. Ankaŭ lia kolego diris, ke diverslandaj savtaĉmentoj venis tre rapide post okazo de la tertremo, kaj li volas riverenci ilin pro danko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688