中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Vortoj de ĉinaj retumantoj plenaj de amo
2011-03-18


La desegno farita de ĉinaj retumantoj 
 

Fama ĉina artistino Yao Chen en sia blogo funebras pri japanaj mortintoj dum la katastrofo. 

 

de WU YUZHEN

 

    "Ni estas ĉinoj kaj ne lertas en la japana lingvo, tamen vizaĝe al katastrofo, ni estas familianoj! Penu, Japanio!"

 

    La 13-an de marto pluraj japanaj amaskomunikiloj publikigis sur sia retejo desegnon de la japanlingva paĝo de la retejo de Ĉina Radio Internacia. Sur la desegno farita de retumantoj de http://t.sina.com.cn/login legiĝas ĉinaj kaj japanaj vortoj, kiuj kuraĝigas Japanion en batalado kontraŭ la katastrofo, kaj kunligiĝas la naciaj flagoj de Ĉinio kaj Japanio.

 

    Zorgo de Ĉinio pri la katastrofo okazinta en Japanio la 11-an de marto rapide vekis atenton de japanaj amaskomunikiloj.

 

    La japana tagĵurnalo Sankei Shimbun raportis en sinsekvaj tagoj zorgon de la ĉinaj registaro kaj popolanoj pri la tertremo kaj cunamo okazintaj en Japanio, kaj publikigis komentojn faritajn de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo kaj la ĵurnalo Globa Tempo (Global Times).

 

    La japana MSN-novaĵoj detale rakontis la 12-an de marto subtenojn kaj kuraĝigojn de ĉinaj popolanoj al la japanaj en batalado kontraŭ la katastrofo. La retejo Record China sinsekve tradukis kaj publikigis plurajn artikolojn el blogoj de ĉinaj retumantoj.

 

    Profitante de interreto, ĉinaj retumantoj esprimis simpation kaj subtenon al Japanio kun aparta sentimento. La de ĉinaj retumantoj faritaj desegno-afiŝoj sur la retejo Prayfor Japan k.a. estas enhavoriĉaj kaj okulofrapaj: la suno, simbolo sur la nacia flago de Japanio, estas ĉirkaŭita de la manoj de la mondo kaj nomumita per "Preĝu por Japanio, la mondo kune kun vi". Iuj ĉinaj retumantoj adresis mesaĝon sur la japana Yahoo pere de surreta tradukilo: "Penu, Japanio!"

 

    Al tio aktive reagis multaj japanaj retumantoj dum batalo kontraŭ la katastrofo.

 

    Pli ol mil japanaj retumantoj esprimis siajn emocion kaj dankon sekve de la aktualaĵoj pri la ĉina savtaĉmento en Japanio kaj surretaj mesaĝoj de ĉinaj retumantoj kun kuraĝigo kaj simpatio al Japanio publikigitaj de la japana Yahoo en la 13-an de marto.

 

    Japana retumanto Supurin respondis sur la retejo de Ĉina Radio Internacia: "Dankon. Esperele, ke ni povos tiel interhelpi unuj al aliaj kiel amikoj de najbaraj landoj! Simpatio kaj subteno el Ĉinio kaj aliaj lokoj de la mondo multe kuraĝigis nin!"

 

    Japana retumanto Toshihiko respondis en la angla lingvo: "Thank you for your unconditional love. Yes, we are all one! All as one." (Dankon pro via senkondiĉa amo. Jes, ni kune batalu! Ni ĉiuj kune.)

 

    Japana retumanto Aji diris: "Vidinte tiujn afiŝojn por kuraĝigi Japanion, mi larmis. Koran dankon!"

 

    Japana retumanto Mariko diris pere de reta tradukilo en kruda ĉina lingvo: "Dankon, dankon, koran dankon pro via afableco!"

 

    Dank' al televido, ĵurnalo, interreto kaj aliaj amaskomunikiloj, aplombeco de japanaj popolanoj antaŭ la katastrofo donis profundan impreson al la mondo. Pere de interreto, ĉinaj retumantoj starigis amikecan ponton, per kiu ili sendas siajn simpation kaj amon al la najbara lando.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688