中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La plej granda tertremo en nia historio ( La 17an de marto 2011)
2011-03-18

de Hori Yasuo

 

La 17an de marto

 

    Hodiaŭ matene estis tre malvarme kaj ventis forte. En mia domo, kiam mi vekiĝis, la temperaturo estis 1 grado. Toohoku-regiono situas pli norden, do estis pli malvarme.

 

    Tagmeze la temperaturo en mia ĉambro estis 7 gradoj. Estis tro malvarme, ke mi vestis min kiel ninĵa.

 

    En la 3a reaktoro kaj en la konservejo de la nukleaj bastonoj de la 4a reaktoro jam akvo forvaporiĝis kaj radioaktiveco ekstereflugas. Je 9:43 oni verŝis 7,5 tunojn da akvo sur la 3an reaktoron kvarfoje per helikopteroj, sed la efiko estas dubinda, ĉar la akvo ne multe trafis ĝin. Oni planis ĵeti akvon en la 3an reaktoron de ŝpruckamionoj 50 metrojn fore de la reaktoro, sed pro tro forta radioaktiveco oni ĉesis plenumi tiun planon. Fine vespere je 19:55 oni komencis fari tion. Por plenumi tiun akvoĵetadon, defendkorpusanoj kaj policanoj devas riski sian vivon, sed la situacio estas tiel kriza, ke la registaro devis fari tiun decidon.

 

    *Japanio ne havas armeon, sed armesimilan defendkorpuson. La konstitucio malpermesas posedi armeon, ĉar ĝi malpermesas militon.

 

    Vivoj en rifuĝejoj pli kaj pli malfacilas, ekzemple:

 

    1. En la gubernio Fukuŝima 14 maljunuloj en la hospitalo mortis.

 

    2. Rifuĝintoj kolektas neĝon por necesejoj.

 

    3. En al urbo Kamaiŝi en la gubernio Iwate estas ege malvarme. En iu rifuĝejo restas nur 140 litroj da petrolo, t.e. kvanto por du tagoj. Gaso mankas. Homoj manĝis varman manĝaĵon nur dufoje dum la pasintaj 6 tagoj. Oni ne povas enmanigi medikamentojn pro manko de benzino por aŭtomobiloj.

 

    4. En la urbo Kesennuma en la gubernio Iwate, iu benzinstacio disdonis petrolon senpage, sed ne eblis plu pro manko de benzino por pumpi rezervitan petrolon.

 

    5. En la urbo Mijako en la gubernio Iwate, 70% de la rifuĝintoj en iu rifuĝejo estas pli ol 70-jaraj, sed ne estas kuracisto por ili.

 

    6. En la urbo Sendai malfermiĝis matena bazaro. Unu brasiko kostis 500 enoj (5 eŭroj).

 

    Pro manko de elektro en Kantoo-regiono (Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj), magazenegoj, poŝtoficejoj kaj multaj vendejoj frue aŭ tute fermiĝis.

 

    * Nun ĵus antaŭ 22a horo okazis relative granda tertremo (magnitudo 5,8 for de la marbordo de la gubernio Ibaraki). Mia ĉambro skuis multe.

 

    Homoj loĝantaj proksime de la nuklea centralo komencis translokiĝi en aliajn guberniojn. Ĉiuj 300 mil homoj en la urbo Minami-Sooma en la gubernio Fukuŝima rifuĝis en aliajn urbojn laŭ la ordono kaj aliaj 9653 homoj jam fuĝis memvole. Ankaŭ miaj du konatoj komencos translokiĝi:

 

    Filino de mia amiko, kiu loĝas en la gubernio Kanagaŭa, apuda gubernio de Tokio, decidis translokiĝi al okcidenta urbo. Ŝi havas unu-jaran bebon, pro kio ŝi decidis la translokiĝon. Alia konato, kiu loĝas en la gubernio Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima, 120 kilometrojn fore de la nuklea centralo, skribis: "Se la situacio ne boniĝos baldaŭ, mi devas decidi por eviti radioaktivecon".

 

    Hodiaŭ la defendkorpuso komencis varbi eksajn korpusanojn por kompensi mankon de la korpusanoj (jam duono de ili, 100 mil, estas mobilizitaj). Tiu sistemo ja ekzistis, sed neniam antaŭe oni uzis ĝin. Tamen labori tiele, nome por la bono de la popolo, estas pli bone al ili, ol batali en milito por mortigi aŭ esti mortigotaj.

 

    Ĝis hodiaŭ estas:

 

    Mortintoj: 5583

 

    Malaperintoj: 9594

 

    Rifuĝintoj: 30578 en 2260 rifuĝejoj.

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688