Ĉina nuklea centralo en Guangdong-provinco |
La 16-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis konstantan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro kaj aŭskultis raporton pri likado de nuklea materialo de la nuklea centralo de Fukushima, Japanio. La kunveno decidis tuj organizi tutflanke ekzameni nukleajn instalaĵojn de Ĉinio.
La kunveno postulis daŭre fortigi kontroladon kaj senprokraste publikigi la kontrolan rezulton, fortigi kunlaboron kun japanaj koncernaj flankoj kaj aktive helpi ĉinajn civitanojn en katastrofo-trafita regiono transloki al sekureca loko.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|