中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinaj ambasadorejo kaj konsulejo en Japanio evakuis 4400 ĉinojn el lokoj serioze plagitaj de la tertremo
2011-03-18

de YANG KAIQI

 


Evakuitaj ĉinoj en la flughaveno Niigata 

 

    Pro seriozeco de la akcidento de la nuklea centralo en Fukushima, ĉinaj ambasadorejo en Japanio kaj ĝenerala konsulejo en Niigata plenforte evakuas 33 mil ĉinojn el 4 gubernioj serioze plagitaj de la tertremo.

 

   Vespere de la 16-a de marto Deng Wei, informa konsilisto de ĉina ambasadorejo en Japanio, malkaŝis, ke tiutage ĉinaj ambasadorejo en Japanio kaj ĝenerala konsulejo en Niigata laǔplane evakuos el lokoj serioze plagitaj de la tertremo 4400 ĉinojn, el kiuj 800 homoj estos transportitaj al la flughaveno Narita en Tokio, kaj aliaj 3600 estos aranĝitaj en Niigata.

 

    Deng diris, ke je la 18-a horo tiutage aviadilo kun 280 ĉinoj flugis de Narita al Ĉinio, kaj aliaj du aviadiloj kun 336 ĉinoj flugis respektive al Ŝanhajo kaj Harbin de Ĉinio.

 

    Ĝis la 19-a horo kaj 30 minutoj de la 16-a de marto laǔ pekina tempo ĉina ambasadorejo en Japanio publikigis en sia retejo informojn konfirminte, ke 12137 ĉinoj en Japanio estas sekuraj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688