中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tri ĉinaj aviadaj kompanioj reguligis siajn flugojn por revenigi ĉinojn el Japanio al Ĉinio
2011-03-18


118 ĉinoj revenis de Japanio al Qingdao, Shandong-provinco, en la 16-a de marto. 

 

de GUO JUN

 

    Por maksimume garantii, ke ĉinoj laborantaj en Japanio revenu al la patrolando post la tertremo kaj cunamo okazintaj en Japanio, la aviadaj kompanioj Air China, China Southern kaj China Eastern rapide reagis kaj racie reguligis siajn flugojn.

 

    Ekde la 16-a de marto la aviada kompanio Air China anstataŭigis ĉiujn siajn aviadilojn al Japanio per la grandaj, kaj samtempe ĝiaj 30 flugoj inter Ĉinio kaj Japanio ankoraŭ funkcias regule kaj liveras pli ol 7 mil sidlokojn ĉiutage.

 

    La aviada kompanio China Southern plimultigis por ĉiu tago 4 flugojn inter Ĉinio kaj Tokio kaj Niigata, entute 32 flugoj, inkl. de la regulaj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj revenigis 4491 ĉinojn de Japanio al Ĉinio. Antaŭ flugado al Japanio la kompanio konigis al la membroj de la aviadistaro aktualan staton de la nuklea radiado en Japanio kaj sciojn pri rimedoj kontraŭ nuklea radiado, kaj ilin ekipigas per gaza masko, gantoj kaj aliaj protektiloj.

 

    La aviada kompanio China Eastern pliigis por ĉiu tago unu flugon inter Ŝanhajo kaj Niigata, surbaze de la antaŭa flugo inter la du urboj. Laŭ antaŭkalkulo, la du flugoj transportas tage 290 pasaĝerojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688