中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
A ǔdiĝis eksplodo el la generatoraro numero 2 de la 1-a nukleenergia centralo en Fukushima
2011-03-17


La 1-a nukleenergia centralo en Fukushima.
De maldesktre estas generatoraroj numeroj 4, 3,2 kaj 1.
 

 

    La 15-an de marto la japana instituto pri sekureco de nuklea energio diris, ke frumatene aŭdiĝis eksplodo el la generatoraro numero 2 de la 1-a nuklea centralo en Fukushima, kaj la eksplodo eble jam difektis la prem-regan ujon de la nuklea reaktoro.

 

    La instituto diris en gazetara konferenco, ke nuklea fuel-bastono estas je 2,7 metroj super akvo, kiuj estas duono de la tuta longeco. La nuklea radiado kalkuliĝas al 965,5 mikrosievertoj ĉirka ǔla nuklea centralo, kaj post mallonga tempo ĝi malaltiĝis al 882. La japana instituto pri sekureco de nuklea energio diris, ke la radiada kvanto ne influas la sanon de homoj.

 

    Yukio Edano, proparolanto de la japana kabineto, diris en la gazetara konferenco, ke parto de instalaĵoj kovrantaj nuklean reaktoron estas detruita kaj ekzistas ebleco de radiada likiĝo, sed la kvanto de la radiado ne klare altiĝas kaj ne havos baldaŭ malbonan influon al la sano de ĉirkaŭaj loĝantoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688