中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Gubernio Miyagi
2011-03-17

    La gubernio Miyagi situas en nordorienta Japanio kaj okupas 7285.27 kvadratajn kilometrojn, kun 2.35 milionoj da loĝantoj. Ĝi rigardas al Pacifiko en la oriento kaj kuntuŝiĝas kun la montaro Ou en la okcidento.

 

    Sendai, ĉefurbo de la gubernio Miyagi, kun 1.02 milionoj da loĝantoj, estas la plej granda urbo en nordorienta Japanio. Fama ĉina literaturisto Lusin studis en la Medicina Lernejo de Sendai (la nuna Medicina Departemento de la Nordorienta Universitato).

 

    En la jaro 1933 okazis la tertremo de 8.5 gradoj en Sanriku, Japanio. Granda cunamo estigita de la tertremo forte frapis la sudan bordon de Hokajdo kaj la orientan bordon de la gubernio Fukushima. La katastrofo grave trafis regionojn ĉe la bordoj kaj 3008 homoj mortis.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688