中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La nuklea radiado de Tokio kaj Chiba superis normon
2011-03-17


Popolanoj de Fukushima akceptas ekzamenon pri radiado.  

 

    La 15-an de marto, laŭ raporto de Kyodo tsushinsha de Japanio, post likiĝo de radioaktivaj substancoj en la unua nuklea centralo de Fukushima, la nuklea radiado de Tokio kaj aliaj lokoj superis normon laŭ kontrola rezulto. Laŭ koncerna raporto, en la 15-a de marto, la radiada kvanto de Chiba estis 2-4-oble pli granda ol la normala. Tiutage, la japana registaro deklaris ke la flug-malpermesita zono estas difinita en la radiuso de 30 kilometroj ĉirkaŭ la unua nuklea centralo de Fukushima.

 

    Ĝis nun, okazis eksplodo kaŭzita de hidrogeno en kvar generatoraroj de la unua nuklea centralo de Fukushima. Japana ĉefministro Naoto Kan faris paroladon en la 11-a horo de la 15-a de marto laŭ loka tempo kaj elmontris, ke la problemo de likiĝo de radioaktivaj substancoj pli kaj pli serioziĝis. Li postulis ke la loĝantoj en la radiuso de 30 kilometroj ĉirkaŭ la unua nuklea centralo de Fukushima sin preparu kontraŭ nuklea radiado.

 

    Japana vicĉefministro Yukio Edano diris, ke laŭ la kontrola rezulto de la 22 minutoj post la 10-a horo de la 15-a de marto, la plej alta radiada kvanto ĉe la tria generatoraro de la unua nuklea centralo estis kvarcentoble pli granda ol la sekureca normo de homo. Tial, Yukio Edano konfesis ke tiu radiada kvanto povas "iom damaĝi la sanon de homoj".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688