中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinaj ambasadorejo kaj konsulejo en Japanio urĝe evakuas ĉinojn el lokoj serioze plagitaj de la tertremo
2011-03-17

de TANG WEIJIE

 


Aǔto aranĝita de la ĉina ambasadorejo en Japanio en Fukushima 
 

Evakuitaj ĉinoj en la ĉina ĝenerala konsulejo en Niigata 

 

    Pro seriozeco de la akcidento de la nuklea centralo en Fukushima ĉinaj ambasadorejo en Japanio kaj ĝenerala konsulejo en Niigata komencis evakui ĉinojn el lokoj serioze plagitaj de la tertremo. Ĝis la 1-a horo de la 16-a laǔ loka tempo pli ol 1200 ĉinoj en Fukushima, Sendai, Koriyama kaj aliaj lokoj estis transportitaj en Niigata.

 

    La 15-an de marto ĉina ambasadorejo en Japanio urĝe anoncis, ke ĝi kaj la ĝenerala konsulejo en Niigata per ĉiu ebla maniero aranĝos evakuon de ĉinoj el lokoj serioze plagitaj de la tertremo laǔ memvola principo. Ili aranĝos aǔtojn por transporti ĉinojn en Miyagi, Fukushima, Ibaraki kaj Iwate al flughavenoj en Narita kaj Niigata, kaj kontaktiĝos kun rilata aerkompanio por revenigi ilin al Ĉinio.

 

    En supre menciitaj kvar gubernioj estis 33 mil ĉinoj. La 16-an dekoj da aǔtoj daǔre veturis al la serioze plagitaj lokoj por transporti ĉinojn.

 

    Ĝis frumateno de la 16-a de marto ĉina ambasadorejo en Japanio publikigis en sia retejo informojn pri ĉinoj en Japanio kaj konfirmis, ke 11414 ĉinoj en Japanio estas sekuraj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688