La Tokia Elektroenergia Kompanio informis, ke je la 8-a horo kaj 31 minutoj de la 15-a de marto laŭ la loka tempo, oni mezuris, ke antaŭ la ĉefa enirejo de la Unua Nuklea Centralo en Fukushima la radiado atingis 8217 mSv/h.
Je la 6-a horo kaj 10 minutoj de la 15-a de marto eksplodis la reaktoro n-ro 2 de la Unua Nuklea Centralo en Fukushima kaj ĝia premrega baseno detruiĝis en la eksplodado. La radiado ellasita de la reaktoro jam superis la difinitan normon. Kaj ĉelokaj laborantoj jam retiriĝis.
La raporto montras, ke fueloj de la reaktoro n-ro 2 de la unua nuklea centralo refoje surakviĝis. Fakuloj opinias, ke la japana registaro devas konsideri pri fermo de la reaktoro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua |