中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kontraŭnukleaj trupoj de Japanio ekforigis radiad-polvon en la Unua Nuklea Centralo en Fukushima
2011-03-17


Japanaj kontraŭnukleaj trupanoj en sia portempa sidejo najbare de
la unua nuklea reaktoro en Fukushima
 

 

    Japana amaskomunikilo informis en la 15-a de marto, ke la kontraŭnukleaj trupoj de Japanio atingis la Unuan Nuklean Centralon en Fukushima kaj komencis forigi polvon de nuklea reaktoro anstataŭ la defendkorpuso.

 

    La trupanoj estas ekipitaj per la plej novaj kontraŭkemiaj kostumoj, tamen la surteraj defendkorpusoj esprimis, ke ili fakte estas senspertaj en solvado de la problemo pri disiĝo de reaktoraj fuelo-bastonoj, ĉar ili neniam estis trejnitaj pri kontraŭkemia traktado de radiado ellasita de nuklea centralo, kaj nun ili povas forigi la polvon nur sub gvido de fakuloj pri nuklea energio de la Tokia Elektroenergia Kompanio.

 

    La Defenda Ministerio de Japanio esperas, ke la kontraŭnukleaj trupoj ludos sian rolon, kiam okazos eksplodado de nuklea reaktoro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688