La 15-an de marto, ĉina ministro pri sano Chen Zhu sendis telegramon al RitsuoHosokawa, la ministro de la Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonstato de Japanio, en kiu li esprimis, ke la Sana Ministerio de Ĉinio donis grandan atenton al savado kaj kuracado de la tertremo-suferantoj, kaj volas liveri necasan higienan kaj kuracan helpon en ajna tempo.
Oni diris, ke la Sana Ministerio de Ĉinio jam postulas, ke la Sana Buroo de Pekino kaj Ĉina Centro por Kontrolado kaj Preventado de Malsanoj respektive organizu kurac-taĉmenton el 30 personoj por iri al Japanio laŭ japana bezono. Nun jam komenciĝis trejnado al kuracistoj kaj preparado de materialoj. Kaj personaro kaj materialoj povos esti ŝanĝitaj laŭ efektiva bezonado.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|