de ZHANG WUKUAN
La savtaĉmento en serĉado |
Vespere de la 13-a de marto laŭ pekina tempo, la ĉina internacia urĝsava taĉmento atingis Iwate-gubernion, kiu estis serioze atakita de la tertremo kaj cunamo.
Ĝis la 18-a horo de la 14-a de marto, la taĉmentanoj jam traserĉis 19 lokojn per viv-sondilo, hidraŭlika tenajlo kaj aliaj specialaj instalaĵoj, sed ne trovis hom-signon.
La estro de la taĉmento Chen Qingkai diris, ke pro tremego de tertremo kaj batado de cunamo, la Iwate-gubernio jam fariĝis ruinego, krome, la malbona vetero ankaŭ influis ilian savadon.
En la 15-a de marto la savtaĉmento refoje komencis sian agadon surloke, kaj trovis kadavron en detruita domo
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|