中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Disvastiĝas radioaktiva substanco ellasita el la Unua Nuklea Centralo en Fukushima, Japanio
2011-03-16


La Unua Nuklea Centralo en Fukushima eksplodanta 

 

    Senĉese daŭras la danĝera stato de la Unua Nuklea Centralo en Fukushima, Japanio, post la tertremo okazinta en nordorienta Japanio la 11-an de marto. Ĝis la 16-a de marto eksplodis jam kvar el ses generatoraroj de la Unua Nuklea Centralo en Fukushima, kaj disvastiĝas en Japanio radioaktiva substanco ellasita el la nuklea centralo.

 

    Instituto de Shinjuku en Tokio trovis per monitoro antaŭtagmeze de la 15-a de marto radioaktivajn radiojn 22-oble pli multajn ol la ordinara averaĝo.

 

    Japana ĉefministro Naoto Kan postulis en la gazetara konferenco okazinta en la 15-a de marto, ke ne nur loĝantoj en la regiono kun la perimetro je 20 kilometroj for de la unua nuklea centralo enloĝiĝu en rifuĝejon, sed ankaŭ tiuj en la regiono kun la perimetro je 30 kilometroj for de ĝi sin enfermu endome kaj atendu pluapaŝan instrukcion. Naoto Kan diris, ke la radioaktiva kvanto en ĉirkaŭaĵo ja kaŭzas damaĝon al la sano.

 

    Li diris ankaŭ, ke laŭ mezuro farita ĉirkaŭ la tria generatoraro de la unua nuklea centralo en Fukushima antaŭtagmeze de la 15-a de marto, la radioaktiva kvanto jam atingis 400 mSv/h.

 

    Japanio jam oficiale petis al la Internacia Atom-Energia Agentejo de UN sendi grupon el specialistoj al Japanio por helpi ĝin en traktado de la nuna krizo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688