La 16an de marto la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Fan Liqing, proparolanto de la oficejo, respondis demandojn de raportistoj pri la fortega tertremo en Japanio kaj la plano pri la ekonomia zono ĉe la okcidenta bordo de la markolo de Taiwan. Respondante la demandon pri retiro el la japana regiono grave trafita de la tertremo, Fan Liqing diris, ke la ĉeftero volas plenforte helpi evakui samlandanojn de Taiwan el la plagita regiono de Japanio, se al ili necesas ia ajn helpo.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia) |