中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Draste pliiĝas radiado ĉirkaǔ la nukleenergia centralo en Hukushima
2011-03-16

 

de WU GUFENG

 

 
Difektiĝis parte de ujo de la 2a reaktoro.

 

    La 15an de marto oficisto el la Tokia Elektroenergia Kompanio diris en gazetara konferenco, ke tiutage oni mezuris, ke la radiado atingis ĉiuhore 8217 mikrosievertojn ĉe la ĉefa enirejo de la 1-a nukleenergia centralo en Hukushima, la kvanto estas okoble pli granda ol la jare ricevita de ordinara homo el la naturo.

 

    La oficisto diris, ke je 31 minutoj post la 8a laǔ la loka tempo la radiado draste pliiĝis de ĉiuhore 882 mikrosievertoj al 8217 ĉe la ĉefa enirejo de la 1-a nukleenergia centralo en Hukushima.

 

    Pli frue en tiu tago la instituto pri nukleenergia sekureco kaj sekurigo sub la Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio de Japanio diris, ke tiutage aǔdiĝis eksplodo el la 2a generatoro de la 1-a nukleenergia centralo de Tokia Elektroenergia Kompanio, kaj probable difektiĝis la prem-rega ujo en la reaktoro. Nelonge post la eksplodo oni mezuris, ke la radiado kalkuliĝas al ĉiuhore 965.5 mikrosievertoj ĉirkaǔ la 1-a nukleenergia centralo, kaj poste ĝi malaltiĝis al ĉiuhore 882 mikrosievertoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688