中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Preskaŭ 800 homoj mortis dum la forta tertremo en Japanio
2011-03-15

 

    Laŭ statistiko de diverslokaj policoj de Japanio, ĝis la 13-a de marto, sume 795 homoj mortis en la forta tertremo kaj cunamo, okazinta la 11-an de marto. Pli ol 10 mil homoj vundiĝis aŭ perdiĝis.

 

    Laŭinforme, post la tertremo en la 11-a de marto okazis en Japanio almenaŭ 168 postskuoj pli-ol-5-gradaj kaj la situacio pli kaj pli serioziĝas. Nuntempe Japanio establis pli ol 2 100 rifuĝejojn en la nordokcidenta regiono kaj akceptis almenaŭ 390 mil homojn. Tamen al la rifuĝejoj mankas keroseno, manĝaĵoj kaj vestoj kontraŭ frosto. Samtempe grandskale reduktiĝas liverkvanto de elektro pro damaĝo de centraloj.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688