中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Wen Jiabao esprimis profundan simpation al la japana popolo
2011-03-15


Wen Jiabao en la gazetara konferenco 

 

    La 14-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 11-a TPK, ke 3 tagojn antaŭe okazis en Japanio senprecedence serioza tertremo, kiu kaŭzis gigantan perdon de homoj kaj riĉaĵoj.

 

    "Mi volus profiti de tiu ĉi konferenco por esprimi profundan simpation al la japana popolo, funebron al la mortintoj pro la katastrofo kaj sinceran kondolencon al ties familianoj." Wen Jiabao diris, ke la ĉina popolo tion rigardas kiel sian propran malĝojon, ĉar Ĉinio estas lando, kie oftas tertremo.

 

    Kiam tertremo okazis en Wenchuan, Sichuan de Ĉinio, Japanio sendis savtaĉmenton al la plagita loko kaj donis materiajn helpojn. En la 13-a de marto la ĉina savtaĉmento jam atingis Japanion kaj ankaŭ materialoj kontraŭ la katastrofo transportiĝis al Japanio. Ĉinio daŭre liveros sian helpadon necesan laŭ bezono de Japanio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688