中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
En Fukushima-ken refoje eksplodis la unua nukle-energia centralo
2011-03-15

 

    Preskaŭ je la 11-a horo kaj 1 minuto de la 14-a de marto, refoje eksplodis hidrogenogaso en la unua nukle-energia centralo en Fukushima-ken, Japanio.

 

    Laŭ raporto de la japana dissenda korporacio NHK, matene de la 14-a de marto Banko de Japanio metis 7 000 miliardojn da enoj sur la financan merkaton de mallongperioda kredito por regi la financan merkaton kaj garantii la monliveron en la regiono trafita de la tertremo. Tio estas la plej grandsuma enmeto de la Banko de Japanio.

 

    Matene de la 15-a de marto la ĉina internacia savtaĉmento konsistanta el 15 membroj komencis savadon en la urbo Oofunato de la gubernio Iwate Ken, Japanio.

 

    Vespere de la 13-a de marto la ĉina internacia savtaĉmento atingis la urbon Oofunato, kaj ĝi estas la unua internacia savtaĉmento al la urbo. La ĉefa tasko de la ĉina internacia savtaĉmento estas serĉo de vivantoj kaj garantio de provizado de elektro kaj telekomuniko en la katastrofejo.

 

El ĈRI

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688